Intertempe jam 81 homoj aliĝis al PSI en Germanio (Printempa Semajno Internacia), 3a ĝis 10-a de aprilo 2023

0 views
Skip to first unread message

Lu Wunsch-Rolshoven

unread,
Jan 13, 2023, 3:14:44 PM1/13/23
to Nejka...@googlegroups.com
Intertempe jam 81 homoj aliĝis al PSI, la Printempa Semajno Internacia, granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi okazas ĉiujare dum unu semajno ĉirkaŭ pasko ie en Germanio, ĉi-jare de la 3-a ĝis la 10-a de aprilo en Lutherstadt Wittenberg, cent kilometrojn sudokcidente de Berlino.
Informoj ĉe https://psi.esperanto.de/eo/2023/

Por la 39a PSI oni atendas ĉirkaŭ 100 partoprenantojn el diversaj landoj; ĉeestas precipe familioj kun infanoj kaj junuloj, sed ankaŭ unuopuloj kaj paroj estas tre bonvenaj (vidu la liston de aliĝintoj, https://psi.esperanto.de/eo/2023/list/ ).

La programo celas kontentigi samrajte plenkreskulojn, junulojn kaj infanojn. Detalojn vidu sur
https://psi.esperanto.de/eo/2023/

La nuna aliĝperiodo finiĝas en la 15-a de januaro - do eble rapide decidi, ke ankaŭ vi ŝatos partopreni en PSI 🙂
--
Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand
http://esperanto.land

tel. +49 173 162 90 63
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages