-------- Oorspronkelijke bericht --------
Onderwerp: [britaj-esperantistoj] interreta kunveno por vendreda vespero
Datum: 18-12-2025 11:12
Afzender: "Alexander via
groups.io" <1965888482a=
gmai...@groups.io>
Antwoord-aan:
19658...@gmail.com
Karaj,
Mi invitas vin al nia interreta kunveno per Zoom organizita de La
Londona Esperanto-Klubo kaj Antverpena Klubo MORGAŬ VESPERE JE LA 19A
HORO EN BRITUJO (19A UTC).
Jen la ligilo por la kunveno:
https://us02web.zoom.us/j/81328984580?pwd=UGRCWjZONlJReUJMTUt0WmtMWHJCdz09
Se vi havas interesan temon kaj ŝatus prelegi pri ĝi, bonvolu
kontakti min.
PRELEGONTO: HAN Daqiang (vicprezidanto de Tianjin-a Esperanto-Asocio)
TITOLO: Rakontoj de Sheng Xiao
RESUMO: Antaŭ miloj da jaroj ĉinoj ekuzis dek du simbolajn bestojn por
signi la jaron de la naskiĝo, kaj dek du jaroj estas unu cirklo, ĉiu
el ili havas la ĝeneralan titolon Sheng Xiao (生肖[ŝeng ŝĵaŭ]),
kiu fariĝis grava parto en vivo de ĉinoj. Ekde 2020 Tianjin-a
Esperanto-Asocio (TEA) realigas projekton por kolekti diverslandajn
prezentaĵojn pri la dek du bestoj okaze de la ĉina novjaro Printempa
Festo, celante, ke “Se ni neglektus kulturajn interŝanĝojn ni perdus
unu el la plej esencaj kontribuoj de la lingvo Esperanto, kaj la
kulturajn valorojn kiujn ni spertas kaj ĝuas pro nia kuna laboro. Tiuj
kontaktoj kondukos al kompreno inter popoloj kiu kapablas nuligi
antaŭjuĝojn favore al kompreno de la bela unikeco de ĉiu kulturo kaj
ankaŭ de ĉio kio unuigas nin, kaj certigos pli pacan kunvivadon en nia
mondo.” En la prelego estas konigataj Historio de Sheng Xiao kaj
Projekto “Muzeo de Shengxiao de la tuta mondo”.
Amike,
HU Shenghao
_._,_._,_