-------- Oorspronkelijke bericht --------
Onderwerp: [britaj-esperantistoj] interreta kunveno por vendreda vespero
Datum: 05-03-2026 14:30
Afzender:
19658...@gmail.com
Karaj,
Mi invitas vin al nia interreta kunveno per Zoom organizota de la
Londona Esperanto-Klubo kaj Antverpena Klubo MORGAŬ VESPERE JE LA 19A
HORO EN BRITUJO (19A UTC).
Jen la ligilo por la kunveno:
https://us02web.zoom.us/j/81328984580?pwd=UGRCWjZONlJReUJMTUt0WmtMWHJCdz09
Se vi havas interesan temon kaj ŝatus prelegi pri ĝi, bonvolu kontakti
min.
PRELEGONTO: Nina Danylyuk
TITOLO: Humanismaj imagoj en la beletraj verkoj de V. Eroŝenko
RESUMO: Vasil Eroŝenko (1890–1952) estis blinda esperantisto,
verkisto, pedagogo, instruisto, etnologo, filozofo, muzikisto,
poligloto. Nia esperantistaro scias pri lia mistera vivo, plena je
vojaĝoj al diversaj landoj (Britio, Japanio, Ĉinio, Barato, Tajlando
k.a.), pristudoj de multaj lingvoj kaj kulturoj. Tamen la beletraj
verkoj de Eroŝenko, kiuj aperis en kelkaj lingvoj: la japana, la ĉina,
Esperanto k.a., restas malmulte konataj. En la prelego per
lingvostilistika analizo de la tekstoj ni montros, kiumaniere estas
respegulitaj la humanismaj imagoj de la aŭtoro. Lia kredo je homo kiel
la plej alta valoro antaŭvidas respekton por libereco kaj digno, zorgo
pri feliĉo, egalaj ŝancoj por disvolviĝo kaj altaj moralaj rilatoj.
Laŭ nia pritakso, la ideoj kaj la artaj valoroj de la beletraj verkoj
de Vasil Eroŝenko estas daŭre aktualaj en “la mondo militanta”
komence de la 21-a jarcento. Nina Danylyuk estas profesoro de Lesja
Ukrainka Volinia nacia universitato.
Amike,
HU Shenghao
_._,_._,_