Jam 94 aliĝoj por la 19-a Novjara Renkontiĝo (NR), Wiesbaden, 2022/2023, 27a de dec. ĝis 3-a de jan.

1 view
Skip to first unread message

Lu Wunsch-Rolshoven

unread,
Sep 18, 2022, 11:41:27 AM9/18/22
to Nejka...@googlegroups.com

Saluton!

Intertempe jam 94 homoj aliĝis al la 19-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj la 12-a Novjara Internacia Seminario (NIS, por junuloj kaj junaj plenkreskuloj).
Ni tre ĝojas ke ĝis nun 51 homoj venos el eksterlando, el 10 landoj, kaj ke estas entute jam 26 infanoj kaj junuloj ĝis 19 jaroj. Listo kun aĝo-statistiko troveblas sur
http://esperanto.land/nr/partoprenantoj_nr19_3.php

Fino de la unua aliĝperiodo:
Morgaŭ, 19-a de septembro

Se ankaŭ vi deziras aliĝi - mi iomete ŝovis la finon de la unua aliĝperiodo, ĝis morgaŭ, lundo, 19-a de septembro.
Jen la aliĝilo http://esperanto.land/nr/alighilo.shtml#alighilo

Kolektiĝis jam diversa programo

Kompreneble estos koncerto, silvestra festo, interkona vespero (kun kunportitaj frandaĵoj), ludado, multa muzikumado, prizorgado kaj aktivigo de infanoj kaj de junuloj, promenoj kaj ekskursoj...

Jam anonciĝis diversaj unuopaj programeroj:

Prelego "Vidindaĵoj de Wiesbaden" kun posta urbogvidado; gvido de la longa novjara promenado (Ulrich Matthias)

Scienca mirkvizo.
Kial homoj neas sciencon? (Bart Demeyere)

Prelego pri egiptaj tomboj kaj ties evoluo (Pedro Hernández Úbeda)

EsperRadio (Laura Brazzabeni)

Pianokoncerto "Infanoj kaj ilia mondo en la muziko" (Ludger Schmeink)

Pianludado.
Ateliero kuira - "tortafritas", tradicia urugvaja manĝeto (Elena Trápani)

Mandea aero (historio, vivmaniero ktp.) (Drissa Flayoro DIAKITE)

Ekzercoj de Ĉigongo (Nan Matthias-Wang)

Senstreĉiga gimnastiko (Anna Dupéchaud)

Esperanto-kurso (Gunter Neue)

Ĵonglokurso
Prelego: Kalkulado per romiaj ciferoj
Eble ŝakturniro (Klaus Rumrich)

(Iomete da ŝanĝoj certe okazos...)

Kelkaj pliaj partoprenontoj ankoraŭ pripensas, kion ili ŝatos prezenti aŭ kiel kombini kun aliaj aŭ mi ne jam notis bone (István Ertl, Jesper Jacobsen, Bernard-Régis Larue, Anne Tilmont, Bernhard Westerhoff, Valère Doumont, Klaas Dijkstra, Birke Dockhorn, Christoph Frank, Bert Schumann).

Do: Mankas eble vi por ke ankaŭ la 19-a Novjara Renkontiĝo estu bela, internacia kaj plezura kunveno :)
Jen la aliĝilo http://esperanto.land/nr/alighilo.shtml#alighilo

Amike, esperinde ĝis baldaŭ

Lu

por la organiza teamo de NR

EsperantoLand

__

Am 03.09.2022 um 10:18 schrieb Lu Wunsch-Rolshoven:

(Volonte plusendu al aliaj retlistoj kaj unuopuloj! Antaŭdankon!)

Saluton,

jen invito al la

19-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj 12-a Novjara Internacia Semajno (NIS)
de la 27-a de decembro 2022 ĝis la 3-a de januaro 2023

denove en Wiesbaden ĉe Rejno, 40 km okcidente de Frankfurto/Majno
en la junulargastejo, en kiu ni jam dufoje agrable kunestis jarfine.

Jen la informa paĝo http://esperanto.land/nr/#nr
kaj la aliĝilo http://esperanto.land/nr/alighilo.shtml#alighilo

Aliĝis jam 41 homoj
http://esperanto.land/nr/partoprenantoj_nr19_3.php

Dufoje ni jam provis okazigi la 19-an Novjaran Renkontiĝon, sed la kronviruso kaj la ŝtataj instancoj (kaj parto de la partoprenuntoj) havis aliajn planojn... Ni esperas, ke ĉi-foje ni sukcesos laŭplane aranĝi la renkontiĝon.

Kronviruso kaj la sekvoj

Ni esperas povi aranĝi la renkontiĝon kiel kutime - aŭ preskaŭ kiel kutime. Estas eble, ke ni devos surmeti maskojn, kiam ni iras tra la domo, sed plej verŝajne ne, kiam ni sidas, manĝas, trinkas kaj babilas. Eventuale venos aliaj ŝtataj devigoj. Mi ne planas aldoni ian devigon, kiun la ŝtato ne ordonas per dekreto; ankaŭ la junulargastejo laŭ mia ĝisnuna sperto kaj impreso ne planas tian aldonon.

Kompreneble mi rekomendas esti singarda; aldone al la konataj reguloj: Indas havi relative malmultan (proksiman) kontakton kun aliaj novaj homoj dum la du semajnoj antaŭ NR. Indas lavi aŭ seninfektigi la manojn kaj la unuajn dek centimetrojn de la brako plurfoje tage dum NR (tio supozeble ankaŭ iom helpas kontraŭ la kutimaj amasaj malvarmumoj en la finaj tagoj de multaj Esperanto-renkontiĝoj).

Programo

Esperinde ni sukcesos kunmeti belan kaj varian programon kiel dum la antaŭaj NR-oj. Ja ankoraŭ restas iom da tempo por pripensi kaj prepari. Jam alvenis deko da diversaj interesaj proponoj, interalie de koncerto.

Fino de la nuna aliĝperiodo: 15-a de septembro

La nuna unua aliĝperiodo finiĝos en ĵaŭdo 15-a de septembro, sed eble mi ŝovos tion iomete.

Retpaĝa tekniko: ne jam perfekta

Antaŭ kelka tempo mi transiris, eble iom tro kuraĝe, al alia retservoprovizanto, kio kaŭzis kelkajn ŝanĝojn. Bedaŭrinde mi rilate la nun pli novan teknikon estas ankoraŭ ĉe la paŝoj al plena posedo. Estas aktuale du eblaj ĝenoj:
- Eble vi bonorde aliĝas, sed ne venas tuja konfirmo al via propra poŝtkesto. Ĝi ja forsendiĝas, sed en kelkaj kazoj ne estas varme akceptata de via retprovizanto. Mia persona konfirmo venos esperinde baldaŭ.
- Eble vi bonorde aliĝas, sed ne vidas konfirmo-paĝon; anstataŭe aperas iu konfuza signo-paĝo. Ankaŭ tio ŝajne povas signifi, ke via aliĝo bone funkciis, nur la paĝo-montrado ne. Do eble informu min (por ke mi povu fari unu plian provon kuraci tion) kaj trankvile atendu, ĉu venos mia aliĝkonfirmo. Ne timu pri limdato, mi estas tute tolerema pri unu aŭ du tagoj.

Rusio kaj Ukrainio.
Kompare kun eraroj pri Esperanto

Mi certe ne deziras diskuti nun pri la temaro. Sed mi ja atentigas, ke la homa kapablo percepti la veron, la realan mondon, estas multege malpli bona ol ni kelkfoje pensas kaj kompare kun nia kapablo logike pensi. (Simile pri nia kapablo prognozi.) Oni tre facile eraras. Por klarigi tion kaj doni komparon: Rilate al Esperanto estas facile trovi ekzemplojn de elstaraj homoj, kiuj rakontas elstaran sensencaĵon.

- Noam Chomsky, verŝajne tutmonde la plej konata lingvisto, plurfoje asertis, ke Esperanto ne estas lingvo (ĝis kiam antaŭ kelkaj jaroj li koncedis la malon): Jen mallonga versio (eble 2017), https://www.youtube.com/watch?v=XR9oboNAxkI&t=158s , jen pli longa kaj pli erudicia prezento de erara argumentado pri Esperanto (2015), https://www.youtube.com/watch?v=HZVxcoS1etE&t=1185s

- Barbara Cassin, intertempe membro de la Franca Akademio, pli detale prezentas siajn proksimume sep erarajn kredojn pri Esperanto, sur https://conversations.e-flux.com/t/the-power-of-bilingualism-interview-with-barbara-cassin-french-philosopher-and-philologist/6252 (el 2017, originalo el 2012). (Interalie: Esperanto ne havas aŭtorojn nek verkojn, ne estas lingvo, estas daŭrigo de la Characteristica Universalis de Leibniz, nesufiĉa, morta, nenies gepatra lingvo)

- Wolf Schneider, siatempe tre konata kaj sukcesa aŭtoro de preskaŭ 30 libroj, publikigis en monata magazino de Neue Zürcher Zeitung (NZZ, monde konata) t.n. "nekrologon", postmortan eseon, pri Esperanto (1994). Tie legeblas brila frazo, laŭ kiu artefaritaj lingvoj ne ofertas infankantojn kaj ne versojn, ne sakrojn, ne ŝercojn, ne parolturnojn ("Kunstsprachen bieten keine Kinderlieder und keine Verse an, keine Flüche, keine Witze, keine Redensarten"). Ĉion ĉi kompreneble Esperanto ofertas, plejparte ekde jarcento.
Impresege, per nuraj 14 vortoj prezenti 5 malverojn; vera lingvo-majstro :-o
http://dardel.info/Textes/Esperanto.html
Ĝis hodiaŭ eblas legi tion ĉe NZZ, https://www.nzz.ch/folio/nachruf-aufs-esperanto-ld.1616068?reduced=true se oni pagas por tio. La simile fama eldonejo Rowohlt ofertas la tekston en antologio (2009), Gewönne doch der Konjunktiv!, supozeble ĝis hodiaŭ.

Kelkaj perloj el la Esperanton misfamiga kulturo...

Konsiderante tiajn kompletajn sensencaĵojn (laŭ mia kaj supozeble nia konvinko), ni eble havu la kuraĝon kaj forton pardoni al tiuj, kiuj pri la milito de Rusio kontraŭ Ukrainio disvastigas - kompare kun nia konvinko - kompletajn sensencaĵojn. Ni estas kaj restas ĉefe lingvo-komunumo, ne konvinko-komunumo. Kaj eĉ se miaj nukoharoj rekte staras legante kaj aŭdante kelkajn asertojn, ankaŭ de Esperanto-parolantoj, indas konscii, kiom multege ni ĉiuj dependas en nia prijuĝo de la bazo, de veraj, realeco-proksimaj asertoj. Kaj ni homoj bedaŭrinde laŭ nia genetika bazo estas ŝoke malbone ekipitaj por distingi veron de malvero, por eliri el la ondo de informoj kaj misinformoj, en kiu ni vivas, sufiĉe malsame laŭ landoj. (Aldoniĝas la evidenta malfacileco eĉ por fakuloj fari taŭgajn prognozojn; tio aldone ĝenas la prijuĝon kaj trafan decidadon, ĉar decido pri ago kutime signifas ankaŭ prijuĝi la eblajn estontajn konsekvencojn.)

Esperante ke vi pardonos al mi la flankeniĝon,
ke la mortigado kaj kripligado kaj aliaj amaskrimoj en Ukrainio trovos baldaŭan finon
kaj ke ni sukcesos kunveni por denove bela kaj malgraŭ ĉio harmonia NR

Lu

__

Informa paĝo pri NR http://esperanto.land/nr/#nr
Aliĝu ĉi tie http://esperanto.land/nr/alighilo.shtml#alighilo
Kotizoj http://esperanto.land/nr/kotizoj.shtml#plena

Aliĝis jam 41 homoj
http://esperanto.land/nr/partoprenantoj_nr19_3.php

--
Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand
http://esperanto.land

tel. +49 173 162 90 63
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages