Fwd: interreta kunveno por vendreda vespero

0 views
Skip to first unread message

ro-...@dds.nl

unread,
Jan 15, 2026, 9:13:29 AMJan 15
to Espned, Germanio, Belgio, Nejka...@googlegroups.com


-------- Oorspronkelijke bericht --------
Onderwerp: [britaj-esperantistoj] interreta kunveno por vendreda vespero
Datum: 15-01-2026 11:34
Afzender: "Alexander via groups.io" <1965888482a=gmai...@groups.io>

Antwoord-aan: 19658...@gmail.com

Karaj,

Mi invitas vin al nia interreta kunveno per Zoom organizita de La
Londona Esperanto-Klubo kaj Antverpena Klubo MORGAŬ VESPERE je la 19A
HORO EN BRITUJO (19A UTC).

Jen la ligilo por la kunveno:
https://us02web.zoom.us/j/81328984580?pwd=UGRCWjZONlJReUJMTUt0WmtMWHJCdz09

Se vi havas interesan temon kaj ŝatus prelegi pri ĝin, bonvolu
kontakti min.

PRELEGONTOJ: Hayden Hendricks kaj Òscar Puig
TITOLO: IJK 2026 en Tiana, Katalunio
RESUMO: La prelegontoj komencos sian prelegon per mallonga kvizludo de
Kahoot kun la partoprenantoj. Poste ili kundividos la videon. Kaj laste
ili prezentos lumbildaron kaj estos disponeblaj por respondi demandojn.
Entute ili antaŭvidas, ke la prelego daŭros 30-45 minutojn, depende de
kiom da demandoj mi ricevos.
BIOGRAFIO DE LA PRELEGONTOJ: Hayden estas usona esperantisto loĝanta en
Barcelona ekde 2024. Tie li esperantiĝis kaj nun aktivas en la loka
movada per siaj roloj en la Kataluna Esperanto-Junularo,
Biblioteko-Arĥivejo Petro Nuez en Sabadell, kaj la organizteamo de IJK
2026. Libertempe, li amatoras pri tradukado, fervoras pri piedpilko, kaj
majstras pri vegana kuirarto, kaj li antaŭĝuas pliajn aventurojn kaj
amikiĝojn ĉi-jarajn en Esperantujo.

Òscar estas kataluna esperantisto kiu loĝas en Barcelono. En 2015 li
esperantistiĝis kaj ekde 2022 li aktivas en KEJ, la Kataluna
Esperanto-Junularo, de kiu li estis prezidanto de 2023 ĝis 2025.
Nuntempe li estas ĉeforganizanto de IJK 2026 en Tiana, Katalunio. Li
ŝatas sciencon kaj sciencan popularigon, li laboras kiel meteorologo,
kaj jam antaŭĝuas la suneklipson dum la venonta IJK.

Amike,
HU Shenghao

ro-...@dds.nl

unread,
Jan 22, 2026, 10:45:20 AMJan 22
to Nejka...@googlegroups.com, Germanio, Belgio, Espned


-------- Oorspronkelijke bericht --------
Onderwerp: [britaj-esperantistoj] interreta kunveno por vendreda vespero
Datum: 22-01-2026 11:30
Afzender: "Alexander via groups.io" <1965888482a=gmai...@groups.io>

Antwoord-aan: 19658...@gmail.com

Karaj,

Mi invitas vin al nia interreta kunveno per Zoom organizita de La
Londona Esperanto-Klubo kaj Antverpena Klubo MORGAŬ VESPERE JE LA 19A
HORO EN BRITUJO (19A UTC).

Jen la ligilo por la kunveno:
https://us02web.zoom.us/j/81328984580?pwd=UGRCWjZONlJReUJMTUt0WmtMWHJCdz09

Se vi havas interesan temon kaj ŝatus prelegi pri ĝi, bonvolu kontakti
min.

PRELEGONTO: Ewald Schick
TITOLO: Graz, la urbo de la 111-a UK
RESUMO: Graz estos la loko por la UK en la somero de 2026. Ĝi estas la
ĉefurbo de la federacia lando Stirio en Aŭstrio. Ĝi estas la dua plej
granda urbo en Aŭstrio (post Vieno). Ewald Schick el Aŭstrio parolos
pri la urbo de la venonta Universala Kongreso.
BIOGRAFIO DE LA PRELEGONTO: Ewald Schick el Aŭstrio estas la Prezidanto
de la Aŭstria Esperanto-Federacio, la Prezidanto de la Stiria E-Societo
en Graz kaj la Prezidanto de la LKK de la venonta Universala Kongreso.

Amike,
HU Shenghao
_._,_._,_

ro-...@dds.nl

unread,
Jan 29, 2026, 9:58:07 PMJan 29
to Espned, Germanio, Belgio, Nejka...@googlegroups.com


-------- Oorspronkelijke bericht --------
Onderwerp: [britaj-esperantistoj] interreta kunveno por vendreda vespero
Datum: 29-01-2026 19:02
Afzender: 19658...@gmail.com

Karaj,

Mi invitas vin al nia interreta kunveno per Zoom organizita de la
Londona Esperanto-Klubo kaj Antverpena Klubo MORGAŬ VESPERE JE LA 19A
HORO EN BRITUJO (19A UTC).

La ligilo de nia kunveno estas:
https://us02web.zoom.us/j/86265356744?pwd=b81H9H3UyasrMmMm00qsJqHS3ma7II.1

Se vi havas interesan temon kaj ŝatus prelegi pri ĝi, bonvolu kontakti
min.

PRELEGONTO: Martin Ptasinski
TITOLO: Idiom Neutral - la reformita Volapuko de Waldemar Rosenberger
RESUMO: Idiom Neutral estis la pruvo savi la malkreskiĝantan
Volapük-movadon. Publikigita en 1902, ĝi ja baziĝas sur Volapuko, sed
estas tute aposteriora lingvo kaj forte "latinigita". Kvankam ofte
konsiderata forgesita projekto, ekzistas ĝis hodiaŭ eta komunomo de
parolantoj.

Amike,
HU Shenghao
_._,_._,_

ro-...@dds.nl

unread,
Feb 5, 2026, 9:36:59 AM (9 days ago) Feb 5
to Espned, Germanio, Belgio, Nejka...@googlegroups.com


-------- Oorspronkelijke bericht --------
Onderwerp: [britaj-esperantistoj] interreta kunveno por vendreda vespero
Datum: 05-02-2026 12:41
Afzender: 19658...@gmail.com

Karaj,

Mi invitas vin al nia interreta kunveno per Zoom organizita de la
Londona Esperanto-Klubo kaj Antverpena Klubo MORGAŬ VESPERE JE LA 19A
HORO EN BRITUJO (19A UTC).

La ligilo de nia kunveno estas:
https://us02web.zoom.us/j/81328984580?pwd=UGRCWjZONlJReUJMTUt0WmtMWHJCdz09

Se vi havas interesan temon kaj ŝatus prelegi pri ĝi, bonvolu kontakti
min.

PRELEGONTO: Eckhard Bick
TITOLO: Língua Geral: la "Esperanto" de kolonia Brazilo
RESUMO: Língua Geral estis parolata en Brazilo inter la fino de la 17-a
jarcento kaj la komenco de la 20-a jarcento. Ĝi formiĝis el la
historia evoluo de la antikva tupia lingvo. Ĝi konsistis el du
branĉoj: la norda Língua Geral (ankaŭ nomata amazona Língua Geral)
kaj la suda Língua Geral (ankaŭ nomata paŭlista Língua Geral). La
norda Língua Geral donis originon en la 19-a jarcento al la nheengatu,
kiu ankoraŭ estas parolata hodiaŭ en la supra regiono de la rivero Rio
Negro, en la limregiono inter Brazilo, Venezuelo kaj Kolombio. La
Língua Geral estas nuntempe konsiderata formortinta.
Eckhard Bick (naskiĝis la 16-an de julio 1958) estas germana
esperantisto, kuracisto kaj lingvisto loĝanta en Danio.

Amike,
HU Shenghao
_._,_._,_
-------------------------
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages