Fwd: interreta kunveno por vendreda vespero

0 views
Skip to first unread message

ro-...@dds.nl

unread,
Apr 16, 2026, 10:25:17 PMApr 16
to Nejka...@googlegroups.com, Germanio, Belgio, Espned


-------- Oorspronkelijke bericht --------
Onderwerp: [britaj-esperantistoj] interreta kunveno por vendreda vespero
Datum: 16-04-2026 18:58
Afzender: 19658...@gmail.com

Karaj,

Mi invitas vin al nia interreta kunveno per Zoom organizota de La
Londona Esperanto-Klubo kaj Antverpena Klubo MORGAŬ VESPERE JE LA 19A
HORO EN BRITUJO (18A UTC).

Jen la ligilo por la kunveno:
https://us02web.zoom.us/j/81328984580?pwd=UGRCWjZONlJReUJMTUt0WmtMWHJCdz09

Se vi havas interesan temon kaj ŝatus prelegi pri ĝi, bonvolu kontakti
min.

PRELEGONTO: Miguel Bento
TITOLO: Instituto Egon Schaden kaj ĝia planlingva kolekto
RESUMO: Instituto Egon Schaden (IES) estas neregistara organizaĵo
kreita kun la celo protekti la arkivon postlasitan de Egon Schaden
(pionira antropologo en Brazilo) kaj okazigi diversajn sciencajn
aktivaĵojn rilatajn al ĝi kaj al la studkampoj de Egon kaj lia patro
Francisco. Antaŭ nelonge la sidejo de IES estis inaŭgurita en São
Bonifácio (SC). En ĉi tiu prelego Miguel Bento prezentos la Instituton
kaj la interesajn planlingvajn materialojn, kiuj troviĝas en ĝia
arkivo!

Amike,
HU Shenghao
_._,_._,_

ro-...@dds.nl

unread,
Apr 24, 2026, 12:35:14 AM (11 days ago) Apr 24
to Nejka...@googlegroups.com, Germanio, Belgio, Espned


-------- Oorspronkelijke bericht --------
Onderwerp: [britaj-esperantistoj] interreta kunveno por vendreda vespero
Datum: 24-04-2026 00:14
Afzender: 19658...@gmail.com

Karaj,

Mi invitas vin al nia interreta kunveno per Zoom organizota de la
Londona Esperanto-Klubo kaj Antverpena Klubo MORGAŬ VESPERE JE LA 19A
HORO EN BRITUJO (18A UTC).

Jen la ligilo de la kunveno:
https://us02web.zoom.us/j/86265356744?pwd=b81H9H3UyasrMmMm00qsJqHS3ma7II.1
pasvorto: steloverda

PRELEGONTO: Ella Strug
TITOLO: Planetarium en Chorzów, Pollando
RESUMO: La plej granda planetario en la mondo kies kupolo havas
diametron de 23,5 metroj troviĝas en Ĉehio en Prago (1960).
Planetarium Slaskie en Chorzow estas unu de plej grandaj en la mondo.
Kinejo por projekcii la filmojn pri steloj havas diamaetron de 23m. Same
granda estas kupolo de planetario en Bruselo (1935).

Planeratio en Chorzow estis konstruita inter 1953-55 en unika loko. Tiu
regiono estas plej industria kaj siatempe plej poluita loko en Pollando.
Krom planetaria kinejo en konstruaĵo troviĝas astronomia observatorio,
sejsmologia stacio kiu kontrolas tertremojn kaj meteorologia stacio. Ĉi
tie troviĝqs du teleskopoj unu optika kaj alia estas radioteleskopo
ekstere.

Estas tre multaj planetarioj en la tuta mondo. la arkitekturo estas ofte
interesa, precipe de nove dum lastaj jaroj konstruitaj objektoj. Oni
povas konstati ke ankaŭ planetario de Chorzów estas tre interesa de
arkitektura vidpunkto. Se temas pri koncepto de formo ĝi estas tre
kuraĝa kaj unika por tiu tempo. Se temas pri detaloj sperta okulo vidos
influon de tiutempa socialisma epoko.

Kaj por homoj proksime al Antverpeno

26A APRILO: KOMUNA VIZITO AL LA EKSPOZICIO PRI "LA ANTVERPENA SES" EN
MOMU

Kadre de niaj Dimanĉe Dumtage, ni volas kune iri al ekspozicio, kiu
prilumas la unikan itineron, kiu konektas la ses junajn mododizajnistojn
ekde la 80aj jaroj. Ĝi komenciĝis per ilia edukado ĉe la Reĝa
Akademio de Belartoj en Antverpeno kaj kulminis per ses influaj
solokarieroj. Ili metis Antverpenon sur la modomapon kiam ili prezentis
siajn kolektojn ĉe la Brita Dizajnista Spektaklo (British Designer
Show) en Londono en 1986. Tio kondukis al ilia internacia sukceso kaj
establis la reputacion de Antverpeno kiel modo-urbo. Iliaj distingaj
dizajnoj daŭre influas la modomondon ĝis hodiaŭ.

!!!! Vi jes devas mem rezervi bileton por certa momento tra
https://visit.momu.be/#/tickets/time?group=timeSlot_and_day&date=2026-04-26,
kostoj 13 € por bileto.

Ni proponas mendi bileton por 13h30, tiam ni povas kune ĝui la
ekspozicion en amika rond'! Eble poste ni povos ankoraŭ trinki ion.

Adreso estas:MoMu
Nationalestraat 28
2000 Antwerpen

Amike,
HU Shenghao
_._,_._,_
-------------------------


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages