staĝoj en oktobro: 3 kursoj, koruso, dancoj, biciklo, piedpromenado, infanoj, laboroj

0 views
Skip to first unread message

Berto Ŝuman

unread,
Sep 19, 2022, 6:26:54 PM9/19/22
to brita, itala, nederlanda, norvega, Junulara Esperanto-Grupo Ĝeneva, hungara, pola, slovaka, Jannick PETIS: ukraina, arge...@googlegroups.com, brazila
Karaj geamikoj

La franca Kulturdomo Greziljono invitas vin dum la ferioj (francaj)

  • 2022-okt-24 / nov-03 AŬTUNE, la Esperanto-ferioj, kursoj kun Anna Löwenstein, Murat Özdizdar




Kurso : Literaturo, verkado, gramatiko kun Anna Löwenstein dum AŬTUNE







  • Tiu kurso celas la nivelojn B2 kaj C1. Ni legos kaj diskutos literaturajn tekstojn, aktoros scenon el teatraĵo en Esperanto, mem faros iom da verkado, kaj profundiĝos en kelkaj gramatikaj problemoj. Anna ankaŭ prezentos la novan retejon uea.facila, kiun ŝi mem redaktas, kaj invitos la ĉeestantojn mem fari la provon verki artikolon por ĝi per facila lingvaĵo ; tio estas multe pli malfacila ol verki libere !
  • Anna Löwenstein estas estas aŭtoro de tri romanoj, kaj ankaŭ de la rakonto La teorio Nakamura, sur kiu baziĝas la nova kurso de lernu.net. De ĉiam ŝi interesiĝas pri instruado de Esperanto kaj kreado de instrumaterialoj,  kaj komence de la 80aj jaroj ŝi fariĝis iniciatinto kaj unua redaktoro de la facillingva parto de la revuo Kontakto. De 18 jaroj ŝi instruas Esperanton per la rekta metodo, kaj de 2007 ĝis 2011 ŝi instruis ankaŭ en la virtuala mondo Dua Vivo. Ŝi estas fondinto kaj redaktoro de la retejo uea.facila, kiu enhavas artikolojn verkitajn per facila lingvaĵo por novaj esperantistoj. Ŝi estas membro de la Akademio de Esperanto.


Informoj: kas...@gresillon.org,  0033-2 41 89 10 34 (respondilo)
Agendo/kalendaro : gresillon.org/agendo

. Bonvenon en via Esperanto-KulturDomo en kastelo Greziljono, 49150 Bauge-en-Anjou, Francujo .
Bert






--



Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages