Esperanto en kino

29 views
Skip to first unread message

Douwe Beerda

unread,
Jan 9, 2010, 8:24:31 PM1/9/10
to NejkajFleja

Esperanto en kino
fonto: http://filmoj.net/esperanto-en-kino

Kun permeso de aŭtoro Eduardo Kozyra ni publikigas la mallongitan artikolon “Esperanto en kino” (La daŭrigo sekvos).

La unua konata apliko de Esperanto en kinarto koncernas Ludovikon Zamenhof mem, kiu en 1909 dum la Universala Kongreso de Esperanto en Barcelono salutas esperantistojn. Li komencas per la vortoj: Profitante la okazon de mia estado en Barcelono… Tiu pionira “Esperanta filmo” daŭras duonon da minuto kaj estas apenaŭ komprenebla. Mankas sinkrono inter vortoj kaj bildoj. En tiu epoko sonfilmoj troviĝis en eksperimenta fazo. Filmado verŝajne okazis aparte de la fonografa voĉregistrado. Kiam okazis tiu kombino de la sono kun la kinbildoj? Verŝajne multe pli malfrue. La “filmeto” troviĝas en la arkivo de Pola Televido kaj estis uzita por la dokumenta filmo Esperanto, kiun TVP produktis okaze de la centjara jubileo de la lingvo internacia en la pola kaj Esperanta versioj.

Enciklopedio de Esperanto sub titolo Sonbildo asertas, ke Ch.Chaplin rekonis la valoron de E. tiurilate kaj aldonas plu: En 1929 okaze de la E-Kongreso Nordamerika la Paramount Filmkompanio farigis parolfilmon; ĝi konsistas el triminuta dialogo kaj saluto al la mondo de E. (H.Hetzel kaj s-ino C.Chomette). Tiu filmo estis prezentita en 1930 dum la 22-a UK en Oxford. En 1933 okaze de la skolta mondtendaro en Gödöllö por la granda ĵamborea sonfilmo oni faris sceneton, en kiu diverslingvaj skoltoj parolas frazon en la propra lingvo, poste unu (P.Balkányi) diras, ke ili ĉiuj komprenas unu la alian en E. kaj ili vivukriante faldas la verdstelan flagon de SEL. Dum la UK en Stockholm (1934) oni prezentis la sonfilmon Morgaŭ ni komencos la vivon. La filmon oni fabrikis originale en la germana lingvo kaj poste aldonis E-lingvan parolon, sub la gvidado de Jean Forge. [1] La prezentado havis gravan sukceson.

Laŭ Vikipedio la titolo de la menciita filmo estis: Morgaŭ komenciĝos la vivo kaj ĝia reĝisoro Jan Fethke. Fakte Jean Forge estis pola esperantisto kun la vera nomo Jan Fethke (nask.1903). Li famiĝis en Esperantujo kiel talenta verkisto. Lia plej interesa romano Mr. Tot aĉetas mil okulojn estis tradukita en plurajn lingvojn kaj surbaze de ĝi oni faris kelkajn filmojn. Onidire ĝi inspiris George Orwell verki la romanon sub titolo 1984. Laŭ la Enciklopedio de Esperanto Jan Fethke praktikis kiel reĝisora asistanto ĉe la fama Universum Film A.G. (UFA) en Berlino. De 1928 aperis liaj filmoj, inter ili la plej sukcesaj Transe de la strato kaj Vojaĝo de Panjo Krause en feliĉon. [2] La enciklopedio ne sciigas, ĉu la filmoj estis iel ligitaj kun Esperanto.

En 1944 li estis arestita de la germana sekreta polico (gestapo) kaj sekve kondamnita je 4 jaroj de punlaboro. En 1945 li revenis al Pollando kaj intense laboris en la kinematografio, ĉefe kiel scenaristo, sed ankaŭ mem reĝisoris laŭ propraj scenaroj kelkajn sukcesajn filmojn, malgraŭ la deviga tiuepoke stilo, nomata “socialisma realismo”, i.a. Velŝipistaro (Załoga – 1951), Aranĝenda afero (Sprawa do załatwienia – 1953), Irena, hejmen! (Irena do domu! – 1955).

En tiu tempo la kinematografio apartenis al la ŝtato kaj Esperanto kiel temo de filmarto havis neniun ŝancon. Jan Fethke elprofitis sian filmistan sperton nur okaze de la jubilea UK en Varsovio (1959). Pri la 44-a Universala Kongreso de Esperanto li realigis kelkminutan raporton, por Pola Televido kaj por Filmkroniko, kiu produktis informprogramojn prezentatajn en kinejoj antaŭ projekciado de longdaŭraj filmoj. En 1961 Jan Fethke petis azilon en la Okcidenta Germanio, rezulte lia nomo fariĝis tabuo en Pollando kaj liaj verkoj estis kaŝitaj. Li mortis en Berlino (1981).

Jen informoj el Esperanto en perspektivo: En 1934 oni planis fondon de kooperativo por financado de Esperantaj sonfilmoj, sed la tiamaj politikaj cirkonstancoj malebligis la efektivigon de la ideo. Nuntempe aperas ĉiujare 2-3 novaj filmoj, ĉefe kun komerca, turisma, propaganda aŭ kultura karaktero. [3]

Turisttrafika Asocio de Oslo vaste utiligas Esperanton en sia turista propagando. Ĝi eldonis plurajn broŝurojn kaj du filmojn kun Esperanta parolo. [4]

Estas menciinde, ke en la mondfama filmo de Chaplin “La Granda Diktatoro” ĉiuj surskriboj de la butikoj en la juda kvartalo estas en Esperanto. Alia iom grava usona filmo, kiu uzis la Internacian Lingvon, estas “Idiot’s Delight” (Ĝuo de Idioto).

Post la dua Mondmilito, laŭ komisio de Brita Esperantista Asocio, komerca filmentrepreno produktis filmon, en kiu oni prezentas la lingvajn malfacilaĵojn kaj la solvon, kiun donas Esperanto. En 1951 la jugoslavia filmentrepreno “Triglav” produktis kulturan filmon “Ni Obeigos la Akvojn” kun klarigoj en Esperanto. Tiu filmo estis prezentita ankaŭ en eksterlando kaj alvokis konsiderindan atenton. En 1953 Aŭstralia Novaĵa kaj Informa Servo pretigis sonfilmon “Aŭstralio Hodiaŭ” kun teksto en Esperanto. Tiu filmo estis dum pluraj jaroj vaste prezentata en diversaj landoj. En 1954 aperis la filmo “Danlando”, produktita de la Ministerio por Eksterlandaj Aferoj. En 1955 estis produktita en Beograd mallonga filmo por “Filmske Novosti” (Filmaj Novaĵoj), kiu estis prezentita poste en jugoslaviaj kinejoj. Kultura filmo pri “Novzelando” estis produktita en 1957. En 1958 Vojaĝtrafika Asocio por Oslo kaj Ĉirkaŭaĵo produktis 15-minutan koloran filmon “Bonvenon al Oslo”. En 1959 aperis sur la kinomerkato la granda japana filmo “La Sturmo de Johano Arima” farita de Itoo daisuke, unu el la plej konataj reĝisoroj. En la filmo pluraj dialogoj estas parolataj en Esperanto. En 1972 estis produktita plia filmo pri “Aŭstralio”, jam la kvara laŭvice, en kiu estas prezentitaj la ekonomia evoluo kaj eblecoj de tiu lando en la 70-aj jaroj.

La unua fikcia filmo plene en la Internacia Lingvo estis “Angoroj”, produktita de J.L.Mahé en Parizo. Temas pri kriminala filmo, en kiu la ĉefajn rolojn ludas geaktoroj S. Flego, Marc Darnault kaj Jana Flego-Ravšelj. La filmo estis prezentita en diversaj lokoj, plej multe dum la Tria Internacia Arta Festivalo en Budapeŝto (1966).

En 1966 la konata “Paramount” produktis la filmon “Incubus”, en kiu la dialogoj estas en Esperanto. Bedaŭrinde la geaktoroj tute ne regas la lingvon, tiel ke la filmo ne povas esti rigardata kiel sukcesa el tiu vidpunkto.

En la lastaj jaroj estis produktitaj ankaŭ pluraj aliaj kulturaj filmoj. Menciindaj estas la unuhora “Brila Festotago”, produktita en 1965 okaze de la 15-a datreveno de Ĉina Popola Respubliko; “Esperanto-Fonto”, produktita de “Hungarofilm” en Budapeŝto (1966); “Gotenburgo”, kolora filmo pri tiu sveda urbo; “Oomoto-Festivalo”, duonhora filmo pri internacia festivalo en Kameoka (Japanio) en 1965, produktita de Oomoto; “Spuroj de la Historio”, en kiu estas prezentita la urbo Mainz (F.R.Germanio); “48-a Universala Kongreso de Esperanto”, dokumenta filmo produktita en 1963; “Mi estis tie”, kolora turisma filmo pri vojaĝo en Suda Norvegio, produktita de Norvega Ŝtata Fervojo en 1970; “Varsovio Matene” kaj dokumenta filmo “Vidindaĵoj de Wrocław”.

Mondfamaj kompanioj produktis reklamajn filmojn, el kiuj kelkaj sendube havas ankaŭ edukan valoron. Al tiuj apertenas “Eŭropa Rapsodio”, duonhora, produktita de Philips; “Ĝermoj de Lumo”, iom pli ol duonhora, produktita de Gevaert (nun Agfa-Gevaert); pluraj filmoj de Fiat, inter kiuj la 40-minuta “Fiat-Aŭtomobiloj”, “Fiat 850”, “Renkonto kun Fiat”. [5]

Jen informo el Vikipedio pri la filmo “Angoroj”:

Angoroj

“Angoroj” estas filmo en Esperanto. Mahé el la amikaro de Raymond Schwartz, konata pseŭdonime kiel Lorjak, jam antaŭ la dua mondmilito iniciatis propagandan Esperanto-filmon, sed mutan: “Antaŭen!”.

Komence de la 1960aj Mahé, profesie foto- kaj kino-fakulo, investis en la produktado de la unua fikcia filmo en la Zamenhofa lingvo. Laŭ scenaro de Mahé mem, la geaktoroj de Internacia Arta Teatro (Srdjan Flego, Marc Darnault, Jana Flego) prezentas krimrakonton, lokitan en la Pariza periferio de la etaj ŝtelistoj kaj trompistoj. En la filmo ludas ankaŭ Raymond Schwartz (la komisaro), Gaston Waringhien (la komentisto) kaj pluraj el la tiama Pariza medio, inkluzive de tre juna Michel Duc-Goninaz.

La produktado okazis en 1963/64, sed la merkato ne reagis favore. Mahé, kiu perdis grandan sumon, akuzis UEAn pri bojkoto. Kulmine de deprimiĝo, li detruis ĉiujn ekzemplerojn: restis nur du (aĉetitaj siatempe de Kastelo Grezijono kaj Esperanto-Asocio de Britio) jam eluzitaj, kaj la originalo, kiun LF-koop savis en 1991, eldonante 61-minutan vidbendon.

Laŭ Vikipedio en la Kastelo Grezijono oni produktis 5-minutan E-filmon “Murdoj en la Kastelo”; 2002, reĝisoro Axel Rousseau.

Pliaj informoj de Vikipedio / www.eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-filmo /:

Esperantaj filmistoj

Esperantaj filmkompanioj

Filmoj en Esperanto

Filmoj kun esperantaĵoj

Esperantaj frazoj povas aperi kiel simbolo de “fremda lingvo”.

Filmetoj en Esperanto


[1] Enciklopedio de Esperanto, II volumo, redaktis L.Kökény kaj V.Bleier, HEA, Budapest, 1979, p. 498
[2] samloke, p. 142
[3] Ivo Lapenna, Esperanto en perspektivo, London – Rotterdam, 1974, p. 62
[4] samloke, p. 479
[5] samloke, p. 331-334

aĉamalbonabonabonegasuperba (Estu la unua por pritaksi!)

--
Douwe Beerda
T:  +31(0)6-36141205
@: Douwe...@gmail.com
W: www.eetbaarnederland.nl

Eetbare planten en paddenstoelen database:
www.permacultuurnederland.org/planten.php

Estu mondcivitano, parolu Esperanton!
www.esperanto-jongeren.nl

"All beings are equal in both their desire for happiness, and their right to obtain it."
www.mensenrechten.org
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages