June - kune - sune... kaj malmultekoste! Linjano Orsabla

0 views
Skip to first unread message

Douwe Beerda

unread,
Feb 2, 2010, 12:20:41 PM2/2/10
to NejkajFleja
June, Sune, Kune
... kaj malmultekoste
En la somero ni chiuj kutimas partopreni kongresojn.
Chi-jare vi havas la shancon partopreni al granda kongreso en
Linjano Orsabla
bela kaj fama feriloko (Lignano Sabbiadoro) mezvoje inter Venecio kaj Triesto, marborde en la laguno de Linjano-Grado.
Informojn pri ghi vi trovas en la kongresa pagharo
 
La kongresa temo estas:  "Lingvaj rajtoj en la Europa multkultura socio".
Chi-jare, krome, la organizita itala Esperanto-movado festas sian centjarighon.
La evento, kiu estos festata plurloke tra la tuta lando kaj tra la tuta jaro, ricevos sian apartan atenton ankau dum la Itala Kongreso.
La Itala Kongreso de Esperanto estas sekve chijare pli granda, pli junula, pli internacia!
Se vi volas pasigi semajnon plaghumante che la belega Adria maro,
Se vi volas lerni kiel instrui Esperanton,
Se vi shatas okupighi pri Europo,
Se vi volas ghui la belon de nordorienta Italujo per ekskursoj al la unika Venecio kaj la Europega Triesto,
Se vi volas lerni la italan lingvon au plibonigi vian Esperanton,
Se vi volas danci en granda rondo kun la homoj el la tuta mondo,
Se vi volas ghui koncertojn de JoMo, de Mikaelo Bronshtejn, de Irena Urbanska, de Amir Espo-Despo, de Georgo Handzlik, de Jhomart Natasha kaj Carina...
venu al Linjano Orsabla.

Rigardu che: http://italakongreso.esperantoitalia.it/  kaj alighu nun.

Amike
                                                                                         La LKK


--
Douwe Beerda
T:  +31(0)6-36141205
@: Douwe...@gmail.com
W: www.eetbaarnederland.nl

Eetbare planten en paddenstoelen database:
www.permacultuurnederland.org/planten.php

Estu mondcivitano, parolu Esperanton!
www.esperanto-jongeren.nl

"All beings are equal in both their desire for happiness, and their right to obtain it."
www.mensenrechten.org
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages