Saluton,
Antaŭ kelkaj tagoj en la Bitmesaĝa kanalo #esperanto [1] (bedaŭrinde
estas silente tie) mi diris, ke mi planas en 2019 esperantigi
Thunderbird. Se laŭ via opinio miaj jam-proponitaj tradukoj (200 t. por
Mozilla-retejo atendas por revizii) estas ĝustaj, bonvolu doni al mi
rajton por aldoni (ne nur proponi) tradukojn ĉe Pontoon.
Aliaj programoj, kiuj mi jam esperantigis: OsmAnd , iD (redaktilo por
OpenStreetMap [2]), Silence[3], Shattered Pixel Dungeon, Suntimes[3],
Bitmessage, Privacy Badger (etendaĵo por Firefox), F-Droid [3]; se tiuj
tradukoj estas en bela, komprenebla (kaj preskaŭ senerara) Esperanto, mi
promesas esperantigi Thunderbird dum tiu ĉi jaro.
Amike,
Tomek
1.
https://beamstat.com/chan/esperanto/659e890a8e6ca9485f228437f5e321ddfc529eb0389edb150a41f9cba0628192
2.
http://preview.ideditor.com/master/
3. aplikaĵoj por Android
4. tio estas malbona ekzemplo pro mia batalo kun projekt-estroj
W dniu 2019-01-14 o 21:36, Eduardo Trápani pisze:
> Saluton!
>
> Kiam oni petis la eblon traduki Thunderbird, mi ne tro certis ĉu estis
> bona ideo, ĉar tio estas grandega laboro.
>
> Mi pretas peti al Mozilla tion forigi el nia listo de projektoj (oni
> povus realdoni poste, fakte oni jam faris), krom se iu volas
> respondeci pri traduko kaj administro (ĉefe reviziiado de proponitaj
> tradukoj, decidoj pri terminaro, ktp.).
>
> Ĉu kelkaj el vi kandidatiĝas por Thunderbird teamo?
>
> Bonvolu rimarki ke tiu nuna 72% estas nur ŝajna. Estas amaso da
> dosieroj kiel tiu ĉi[1], kiuj estas tute en la angla kaj tamen
> kalkulitaj kiel plene tradukitaj.
>
> Se neniu povas alpreni la taskon, fine de Januaro mi petos kaŝi tiun
> projekton denove por la Esperanta teamo.
>
> Amike, Eduardo.
>
> [1]
https://mzl.la/2DbJrvR
> _______________________________________________
> community-esperanto mailing list
>
community...@lists.mozilla.org
>
https://lists.mozilla.org/listinfo/community-esperanto