> Mi estas Hugues “Hugo” De Keyzer. Mi ŝatus aniĝi al la Esperanta Mozilla
> L10N teamo.
Vi ĵus faris :) Estu bonvena!
> Mi havas poŝtelefonkomputilon kun Firefox OS (Geeksphone Peak). Mi ŝatus
> helpi traduki Gaia-n en Esperanton. Mi jam kreis konton ĉe Narro
> (uzantnomo: hugues).
Bone, en tiu nuna momento gaia estas tradukita, sed rekte el la hg
deponejo. Eble vi povas elŝuti dosierojn kaj traduki? Ĉu vi scias kiel
tion fari? Narro ne estas uzata...
La deponejo estas ĉi tie:
http://hg.mozilla.org/gaia-l10n/eo/
Mi atendas mian poŝtelefonon kun FirefoxOS (nuntempe ĝi atendas ĉe
doganistoj :( ) por komenci testi la tradukon.
Bonege! Mi ne sciis tion. Kiam vi raportas cimojn pri la Esperanta vi
povas aldoni espera...@localization.bugs al la kopioj. Espereble ili
uzos la klavaron de Android.
Amike, Eduardo.