Saluton!
> Vi tradukis «Share» per «Dividi» sed nenio estas dividi[1]. Laŭ
> Komputeko, mi pensas ke «konigi» pli taŭgas.[2]
>
> Kion vi pensas?
Tio iom dependas de kunteksto, povas esti (kun)dividi, kunuzi,
(dis)konigi ... Ekzemple, traduki "share camera" per "konigi" ne
aspektas bone.
En via citita ligilo pri la vortaro vi trovos, en la dua signifo, parto
b, la jenan frazon Zamenhofan:
"dividi kun iu mizeron"
Jen la tuta alineo en la Fundamenta Krestomatio:
"la hundo restas fidela al sia mastro, neniam lin forlasas, dividas kun
li ĉiujn danĝerojn, ĉiun mizeron"
Tial mi opinias, surbaze de tiu Fundamenta teksto ke "dividi" estas
trafa traduko de "share". Poste, en la traduko de la Biblio, li denove
uzis "dividi", kaj ankaŭ "partopreni", kiu estas iel la sama ideo
(parton preni).
Kelkaj aliaj uzoj (danke al Tekstaro[1]):
* Fabelo de Andersen (Zamenhof)
"kaj tio ja efektive estas la vera ĝojo, ĉar se oni ne povas dividi ĝin
kun aliaj, ĝi estas nur duona ĝojo!"
* La ŝtona urbo (Löwenstein)[2]
"pensoj en mia kapo estis tro doloraj, por ke mi dividu ilin kun alia homo"
Por la decido tiama mi memoras esti kontrolinta kelkajn tradukojn en
aliaj lingvoj, kaj poste esti serĉinta vortarojn en la esperanta por
tiuj lingvoj. Ne aŭtomatajn vortarojn plurlingvajn, sed vortaron
specifan inter tiu alia lingvo kaj la esperanta. Ekzemple, en Firefox
oni tradukas "share"[3], kiel:
franca: partager -> esperanta per Majstro[4]: dividi
hispana: compartir -> esperanta per Diccionario Fernando de Diego[5]: dividi
Ĉar mi ne registris ligilojn tiam, mi devis serĉi denove antaŭ ol skribi
tiun ĉi mesaĝon. Anstataŭ Majstro ekzemple mi uzis alian vortaron, eble
eĉ paperan, sed mi ne plu memoras.
Do, kvankam "dividi" bonas (laŭ mi) por la ĝenerala signifo, kelkajn
tekstojn oni eble povas traduki pli trafe alimaniere.
Amike, Eduardo.
[1]
http://tekstaro.com
[2]
https://eo.wikipedia.org/wiki/La_%C5%9Dtona_urbo
[3]
https://transvision.mozfr.org/string/?entity=mobile/android/base/android_strings.dtd:contextmenu_share&repo=gecko_strings
[4]
http://www.majstro.com/Web/Majstro/bdict.php?gebrTaal=fra&bronTaal=fra&doelTaal=epo&teVertalen=partager
[5]
http://www.esperanto.es:8080/diccionario/inicio.jsp?que=compartir