Bonan!
Antaŭ kelkaj monatoj mi raportis opon de cimoj[1], nome de Michael Moroni.
Tiu ĉi[2] restas malfermita kiun mi pretas fermi se ne estas komentoj:
Se vi havas ion por diri, bonvolu aliĝi al Bugzilla kaj faru tion tie.
Kial? Ĉar kelkaj personoj "sekvas" tiujn cimojn kaj eble ne partoprenas
tiun ĉi liston. Ni povas diskuti ĉi tie, sed proponojn bonvolu fari en
Bugzilla, kiu estas la ĉefa ilo por ordigi la laboron ene de Mozilla.
Pri la sugesto: laŭ mi "historio" estas sufiĉe ĝusta traduko, ĉar la
vizititajn paĝojn oni povas ordigi kaj serĉi laŭ retejo, laŭ dato, laŭ
etikedoj ... tio signifas ke oni vidas la kolekton de vizititaj ejoj ne
nur el tempa vidpunkto, kiel sugestus "kronologio".
Se ne estas komentoj, post kelkaj tagoj mi fermos la cimon kiel
"Solvita/Ne riparota".
Amike, Eduardo.
[1]
https://bugzilla.mozilla.org/show_bug.cgi?id=781833
[2]
https://bugzilla.mozilla.org/show_bug.cgi?id=784418