Bonan!
Ŝajne ĉio pretas nun. Vi povas helpi la tradukon de Firefox OS 2.0 ĉi tie:
http://mozilla.locamotion.org/eo/firefoxos/
Ĉefaj rimedoj por traduki:
-
http://transvision.mozfr.org/ permesas al vi serĉi tekstojn en
produktoj de Mozilla, en ĉiuj oficialaj lingvoj. Tio estas aparte grava
por vidi kion faris aliaj lingvoj rilate al iu teksto. Ne nur tio, vi
povas ankaŭ aŭtomate raporti cimon kiam io malĝustas.
-
http://vortaro.net/ estas la reta versio de PIV. Tre utila. Ĉe
radikoj, bonvolu noti la steleton aŭ numereton, kiu indikas ke ĝi estas
ĉu Fundamenta, ĉu oficialigita.
-
http://bertilow.com/pmeg/index.html verkis Bertilo. Se gramatika dubo
aperas kaj respondo estos tie, ĝi estos la respondo.
-
http://www.reta-vortaro.de/revo/ estas komunume verkita vortaro. Oni
povas serĉi kaj esperantajn radikojn kaj nacilingvajn vortojn.
-
http://komputeko.net/index_eo.php kunmetas tradukojn de pluraj
esperantigaj projektoj.
Jen kelkaj informoj pri la traduko:
- kiel en la aliaj produktoj de Mozilla, ni penas traduki per la nunaj
lingvaj rimedoj: radikoj fundamentaj kaj oficialaj, ktp. Kiam tio ne
eblas, oni tion bonvolu diskuti.
- iel rilatita al la supra frazo, ni volas uzi simplan, bonkvalitan
lingvon, kiun povas legi iu ajn, eĉ per eta vortaro. Se du frazoj same
bone esprimas ion, oni preferu la pli simplan.
- multaj malfacilaj vortoj kaj esprimoj jam estis tradukitaj. Tio ne
signifas ke ili estu bone tradukitaj, sed se vi planas traduki "File"
kiel "Fajlo" (ĵus elpensita) bonvolu diskuti tion en la listo. Se vi
pravas, per programo oni ŝanĝos ĉiujn tradukojn, ĉar ni ne volas havi
malkohere "Fajlo" en unu paĝo kaj "Dosiero" en alia.
- multaj teĥnologiaj vortoj restos netradukitaj, almenaŭ nuntempe.
Ekzemple, HTML, OSCP, Bluetooth ... Oni povas tion diskuti.
- ĉar kohereco gravas (kaj estas parto de la sento de kvalito de la tuta
traduko), estas bona ideo kontroli ĉe
http://transvision.mozfr.org/ kiel
oni antaŭe tradukis ion.
- Locamotion, kiu gastigas la retan tradukon de Firefox OS, proponos
tradukojn kiuj venas el aliaj projektoj kaj produktoj. Do, ke ili estu
proponitaj ne signifas ke ili estu ĝustaj.
- GRAVA limigo: ni tradukas por poŝtelefonoj (kaj aliaj aparatoj), do ne
ĉiam estas sufiĉe da loko en la ekrano por montri ion[1]. Vi kelkfoje
devos kaj peni mallongigi kaj/aŭ malrespekteti la originalan tekston.
Bonvenon al Firefox OS 2.0! Se tiu ĉi sperto bone funkcias, kaj
Locamotion sukcese integriĝas al la jamaj iloj, aliaj produktoj estos ĉi
tiel tradukeblaj.
Bonvolu raporti problemojn, dubojn kaj ... ankaŭ sukceson :).
Amike, Eduardo.
[1]
https://bugzilla.mozilla.org/show_bug.cgi?id=1054440