Saluton!
Je 2012-10-30 oni aŭtomate aldonis cimon al ĉiu lokaĵaro kun dosiero
tradukenda, kies enhavo estas la jara raporto de Mozilla, kaj oftaj
demandoj pri ĝi. Multaj lingvaj teamoj simple preteratentas ĝin, kelkaj
deklaris ne preti solvi ĝin (gd, lt, lv, rm, sl) kaj kelkaj fakte
tradukis la dosieron.
https://bugzilla.mozilla.org/show_bug.cgi?id=806853
Se iu el vi volas alpreni la cimon, nu, en ordo, mi transdonos ĝin al
vi. Se neniu pretas ĝin solvi, do, mi markos ĝin kiel "ni ne solvos",
same kiel faris la jam menciitaj lingvaj teamoj.
Amike, Eduardo.