Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

[community.esperanto] Mi volas helpi traduki Firefox

11 views
Skip to first unread message

Samarth Agarwal

unread,
Oct 17, 2015, 8:21:31 AM10/17/15
to community...@lists.mozilla.org
Kara Esperantistoj!

Mi parolas Esperanton kaj volas helpi traduki Firefoxn.

swissnetizen.ch ⟷ @swissnetizen
*Happy Hacking.*

Michael Wolf

unread,
Oct 17, 2015, 9:04:18 AM10/17/15
to mozilla-commu...@lists.mozilla.org
Samarth Agarwal schrieb:
Saluton,

vi trovos kontaktajn informojn ĉi tie:

https://wiki.mozilla.org/L10n:Teams:eo


Amike,

Michael



Eduardo Trápani

unread,
Oct 18, 2015, 11:18:08 AM10/18/15
to mozilla-commu...@lists.mozilla.org
Bonege! Helpo estas bonvena.

Firefox estas fakte grandega projekto, en la esperanta mi alŝutas
kontribuojn al la la jenaj produktoj:

Firefox central
Firefox aurora
Firefox beta
Firefox stabila
Firefox por iOS
Firefox por Android aurora
Firefox por Android beta
Firefox por Android stabila
mozilla.org
Gaia (Firefox OS) 2.2 *
Gaia (Firefox OS) 2.5 *

Ĉiuj bone fartas, krom tiuj kun la steletoj. Mi zorgos pri ili
venontsemajne.

La versioj estas sendependaj, ili ŝanĝas plurajn tekstojn kutime ĉiun
sesan semajnon (kelkcento da ili). La plej gravaj estas "beta" versioj,
ĉar ili iĝos aŭtomate la versioj, kiujn uzantoj kutime elŝutas.

Ĉar ne estas iu reta sistemo por traduki, mi sugestus al vi komenci ĉi tie:

https://l10n.mozilla-community.org/webdashboard/?locale=eo

Supre, sub "State of your lang files", vi trovos tekstojn tradukendajn.
Se vi alklakas iun ajn el tiuj dosieroj, vi vidos "Strings identical to
English". Tiuj estas tradukendaj, vi povas sendi la tradukojn al la
listo, mi alŝutos ilin al Mozilla.

Tio apartenas al la retejo de Mozilla, kiun ĉiu teamo devas prizorgi
kune kun la produktoj.

Pri la programo Firefox, vi ankaŭ povus revizii la lastajn tradukojn de
beta, kiu baldaŭ iĝos la stabila versio:

http://hg.mozilla.org/releases/l10n/mozilla-beta/eo/rev/085f1bb522ac

Bonega ilo por kontroli tradukojn, originalajn tekstojn kaj tradukojn en
aliaj lingvoj, estas:

https://transvision.mozfr.org/

Demandu ĉi tie se vi havas dubojn.

On 10/17/2015 09:21 AM, Samarth Agarwal wrote:
> Kara Esperantistoj!
>
> Mi parolas Esperanton kaj volas helpi traduki Firefoxn.
>
> swissnetizen.ch ⟷ @swissnetizen
> *Happy Hacking.*
> _______________________________________________
> community-esperanto mailing list
> community...@lists.mozilla.org
> https://lists.mozilla.org/listinfo/community-esperanto
>
0 new messages