Saluton ĉiuj!
Thunderbird tradukeblas ĉe:
https://pontoon.mozilla.org/eo/thunderbird
Mi jam aldonis la tradukojn de Michael kaj importis tiujn de Firefox
(kiu dividas multege da tekstoj kun Thunderbird). Mi ŝanĝis multajn
alirklavojn kaj koherigis kiel eble plej multe. Pontoon raportas 78% :)
Do, ĉiuj povas komenci kontribui. Memoru ke ni tradukas tion por
normalaj uzantoj, do la lingvo devas esti kiel eble plej simpla. Revizio
ankaŭ estas kontribuo!
Mi verkas dokumenton pri stilo, sed, ĉar ĝi ne pretas, jen kelkaj notoj
(kiuj cetere validas por ĉiuj aliaj projektoj en Mozilla).
Se aperas duboj, problemoj, sugestoj, ... bonvolu skribi al la listo.
* bonvolu kontroli kiel oni tradukis antaŭe similajn frazojn (langeto
Machinery). Vi povas uzi ankaŭ Transvision[1] por tio. Manko da kohereco
povas esti kialo ne akcepti aŭ devi modifi tradukon, eĉ se la traduko
bonas. Ekzemple, kaj "forviŝi" kaj "forigi" povas esti taŭgaj tradukoj
por "delete", sed oni jam uzas de longe "forigi" en Firefox.
* se vi volas vidi tradukojn de la nuna teksto en aliaj lingvoj, ili
troviĝas en Pontoon en la langeto Locales, kaj en Transvision en la
butono verda, "all locales".
* bonvolu uzi nur Fundamentajn, oficialajn kaj Zamenhofajn radikojn, se
tio eblas. Novradikoj kaj novaj elementoj kiel "defaŭlt-" aŭ "ŝli" aŭ
"na" estas kutime malakceptitaj.
vortaro.net estas nepra rimedo por
kontroli tiajn aferojn.
* se vi opinias ion malĝusta, bonvolu raporti! En Transvision ekzistas
ligilo por tio. Tie oni diskutos la aferon kaj klopodos trovi solvon.
* la -u formon de la verbo oni nur uzas kiam la programo petas ion al la
uzanto. Ekzemple "(re)tajpu vian pasvorton" aŭ "elektu pli etan
valoron". En ĉiuj aliaj okazoj oni uzas ĉu la (-ad)-o formon, ĉu la -i
formon. Kiam kaj -o kaj -ad-o eblas (ekzemple por "import-") oni uzu la
pli mallongan.
* alirklavojn (accesskeys) ne forgesu ŝanĝi! Alirklavo estas la klavo
kiun oni povas premi por iri rekte al menuero aŭ butono. Estas grava
afero. Kial? Ekzemple, en accounts.dtd vi vidos la tekston:
"New Account" / "Nova konto", kies kunteksto estas
accountManager.newAccount.label
rekte malsupre estas la teksto unulitera:
"N" / "N", kaj ĝia kunteksto estas: accountManager.newAccount.accesskey
Tiu litero (accesskey) aperos substrekita en la teksto (label), do
"_N_ova konto"
Sed se la litero estus ekzemple C, ĝi ne estas en la teksto kaj do
videblos la jeno: "Nova konto(_C_)", kiu malbeligas la fasadon kaj
malsimpligas la legadon.
* ordonklavojn (cmdkey) ni ne tradukas. Tiuj estas la klavoj, kiujn oni
premas kune kun la stirklavo. Ili restas same al tiuj en la angla versio
(ekzemple, stir+f por serĉi).
* se vi sugestas tradukojn kaj ne vidas respondon/reagon, bonvolu skribi
ĉi tie. Nuntempe estas pluraj projektoj, ĉiuj kun malsamaj limdatoj kaj
mi kelkfoje povas preteratenti ion.
Amike, kaj atendante amason da kontribuoj, Eduardo.
[1]
https://transvision.mozfr.org/