Karaj Geamikoj!
Ni plusendas la interesan artikolon de S-ro Pierre Dieumegard kun la grava demando:
Ĉu la apero kaj fulmrapida disvastiĝo de AI (Artefarita Intelekto) influos la estontecon de la neŭtrala pontolingvo Esperanto?
Se jes, en kiun direkton?
Multsalute
Ludoviko Molnár kaj Julinjo Farkas
From: europaj-aktivul...@groups.io [mailto:europaj-aktivul...@groups.io] On Behalf Of Pierre Dieumegard via groups.io
Sent: Tuesday, August 05, 2025 7:41 PM
To: listo europaj-aktivuloj
Subject: [europaj-aktivuloj-por-esperanto] Jes, Esperanto taŭgas por artefaritaj intelektoj, pli bone ol aliaj lingvoj
Estimataj,
Kvankam mi ne multe uzas artefaritan intelekton, tamen mi esploris pri eblo uzi Esperanton en la ĉefaj babilrobotoj (ChatGPT, Copilot, Gemini, Perplexity, Mistral, Groq...). Mi verkis dosieron pri tio, kiun mi metis en https://e-d-e.fr/IMG/pdf/artefaritajintelektojkajesperanto-2.pdf
La respondo estas klare jes. Esperanto tute taŭgas por tiuj babilrobotoj.
Mi komparis kun alia lingvo, la okcitana (regiona lingvo de Francio), kiu malpli estas uzebla en tiaj babilrobotoj.
Mi havas demandon al ĉiuj EDEanoj kiuj rilatas al regionaj lingvoj : ĉu vi povas provi aliajn regionajn lingvojn en tiuj babilrobotoj ? Ĉu la aliaj regionaj lingvoj havas saman problemon kiel la okcitana ?
Dankon
Pierre Dieumegard
_._,_._,_