Kara kaj estimata kolego Ludoviko
mi ree tralegis vian tekston, kiun vi sendis. Interesajn "koincidojn" vi prezentas en ĝi, kiuj ne simple povas esti konsiderataj hazardaĵo. Mi eklernis nian lingvon "same june" kiel vi, meze de 6 universitataj studojaroj, sed en 1980. Mi citas vin: <<En lernojaro 1959/60, mi vizitis medicinan universitaton.>> Mi tiam ankoraŭ estis kvarjara knabeto.
Sed en la akompana letero, sen pliaj detaloj, vi skribas
"Iom post iom mi devos adiaŭi Vin"
Kaj mi ne komprenas, kial vi adiaŭu.
Antaŭlonge, kiam ankoraŭ vi zorgis pri kunordigado de nia retlisto, ni foje sukcese kunlaboris teknike, se ekestis malglataĵo pri ĝi.
Antaŭnelonge, mi vidis nin kaj mansvingis ĉe komputila ekrano: Mi de malproksime en Svislando ne notis signon de iu kialo por via adiaŭo! Nature, mi kun intertempe 70 jaroj estas "junulo", ĵus pensiigita lastan Septembron, se ni komparu kun vi.
Ĉu vi pretas doni pliajn detalojn - ĉu publike per nia retlisto, ĉu individue laŭ via bontrovo?
Eble vi taskigu Julinjon, ankaŭ ŝi estas kuracisto, detaligi plie? Ueli
--------------------------------------------------------------
s-ro Ueli HAENNI, Fellenbergstr. 8, Postfach, CH-3052 Zollikofen. Telefono hejma
+41 31 911 64 72 (parolu al respondilo). Retpoŝte: neniam sendu al mia Edreso ueli.haenni @
swissonline.ch pli ol 500 kilobajtojn. Nomon prononcu kiel en "m(-UELI-)lo": grajno->faruno.
--------------------------------------------------------------