Karaj Geamikoj!
ESPERANTO KAJ MEDICINA INTERPRETISTO / TRADUKHELPILO EN LA INFORMADIKA EPOKO
La aldonitan, esperantlingvan version de la libro Ärztlicher Dolmetscher (Kuracista interpretisto) D-ro Hans Eichhorn tradukis esperanten.
Tiu ĉi, esperantlingva teksto ne aperis en la 3-a eldono de la libro, sed ni ricevis ĝin, kiel grandaniman donacon de la aŭtoroj, D-ro Gert Hoyer kaj D-rino Uta Hoyer.
Bedaŭrinde nia Internacia Laborgrupo ne rajtas uzi tiujn 16 lingvojn, kiuj aperis en la 3-a eldono:
la anglan, araban, bulgaran, ĉeĥan, francan, germanan, grekan, hispanan, hungaran, italan, polan, rumanan, rusan, svedan, serbokroatan kaj turkan lingvojn,
La uzado de tiuj 16 naciaj lingvoj estas malpermesita kopiado…
Oni povas aĉeti la trian eldonon de la libro ĉi tie:
https://link.springer.com/book/10.1007/978-3-662-48739-6
Ekde la jaro 2022. nia Laborgrupo pretigis la slovakan-esperantan-ukrainan, portugalan-esperantan-ukrainan,
albanan-esperantan-ukrainan, flandran-esperantan-ukrainan, nederlandan-esperantan-ukrainan, danan-esperantan-ukrainan,
finnan-esperantan-ukrainan kaj slovenan-esperantan-ukrainan trilingvajn versiojn de la medicina interpretisto / tradukhelpilo.
Ili estas libere elŝuteblaj desur la retejo de la Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA):
http://umea.fontoj.net/projektoj
Dankegon al ĉiuj, karaj kunlaborantoj!
Kune kun S-ro Bardhyl Selimi nun ni pretigis la novan, dulingvan modelon de la medicina interpretisto / radukhelpilo.
Per anstataŭigo de la albana teksto povus pretiĝi tiom da novaj, du-lingvaj versioj, kiom da naciaj lingvoj ekzistas en la mondo, - krom la menciitaj 26 lingvoj.
Ĉiuj medicinistoj, kiuj parolas iun el tiuj ĉi 26 lingvoj, povas ekde nun pridemandi la anamnezon / malsanhistorion
de siaj pacientoj en 25 fremdaj lingvoj, kaj komuniki por ili la fundamentajn diagnozikajn kaj terapiajn farendaĵojn.
Ĉio ĉi povas savi la vivon de la paciento.
La esperantlingve parolantaj turistoj, vojaĝantoj kunportante eksterlanden la aldonitan, esperantlingvan version
ĉu en la memoro de siaj komputiloj aŭ telefonoj, ĉu en presita formo,
okaze de malsaniĝo povas montri al la ne-esperantistaj, eksterlandaj medicinistoj, ke ekzistas ebleco komuniki kun ili en Esperanto.
La eksterlanda medicinisto tre verŝajne trovos lingvon en la libro, aŭ en la retejo de UMEA,
helpe de kiu li / ŝi povos komuniki kun la esperantlingve parolanta turisto, vojaĝanto.
Nun ni serĉas kreajn kunlaborantojn / volontulojn, kiuj povus anstataŭigi la albanlingvan tekston per siaj naciaj lingvoj.
Ju pli multaj, novaj, dulingvaj versioj aperos, des pli valora estos tiu ĉi iniciato.
Kun plej amikaj salutoj
D-ro Ludoviko Molnár kaj D-rino Julianna Farkas
membroj de la 56-jara, Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo
.