Karaj UMEA-anoj,jen mesaĝo de profesoro Vladimiro Opoka, estro de la elektokomisiono, pri la rezulto de la ĉi-jara elekto de la UMEA-estraro por la venontaj 4 jaroj. Mi elkore dankas, ke vi denove elektis min por la ofico de UMEA-prezidanto. Mi volonte akceptas la oficon kaj denove celos plenumi ĝin kun la apogo de vi ĉiuj laŭ miaj modestaj povoj.Ege dankante salutas vinChristoph KlaweAnfang der weitergeleiteten Nachricht:Von: um...@interia.plBetreff: Elekto de UMEA Prezidanto por la jaroj 2026-2030Datum: 2. Juni 2026 um 10:59:00 MESZPrezidanto de UMEA
D-ro Christoph Klawe (Germanio)
Membroj de UMEA,
Estimata s-ano Prezidanto,
Estimataj UMEA membroj,
kun ĝojo mi anoncas, ke ĉiuj, kiuj voĉdonis en la ĉi-jaraj prezidentaj elektoj de UMEA, subtenis nian estimatan kolegon (respondis jes) , D-ron Christoph Klawe, kiu daŭrigas sian mision kiel nia Prezidanto de la 2026-a ĝis la jaro 2030-a.
Mi komprenas, ke pro la nuna malfacila internacia situacio organizado de la 24-a datrevena kongreso de IMEK en la jaro 2027 en la Jagelona Universitato Medicina Kolegio, memorfestante la 50-an datrevenon (1977-2027) de la unua IMEK en 1977 organizitan de la Nikolao Kopernik-Medicina Akademio en Krakovo ne estos facila tasko, sed laǔ mia opinio nia ĝisnuna Prezidanto d-ro Christoph Klawe certe plenumos ĝin.
Mi uzas ĉi tiun eblecon por kore inviti ĉiujn UMEA membrojn por partopreni kaj kunorganizi nian kongreson en speciala sesio, kie la laborlingvo estos Esperanto kaj la ĉefa temo de nia kongreso estos: "ARTEFARITA INTELIGENTECO - ŜANCO AŬ MINACO?"
Aldone al la ĉefa temo, ni proponas la jenajn flankajn temojn:
1. "La rolo de la memregado de kuracistoj kaj farmaciistoj, kaj ŝtataj institucioj en certigado de la sekureco de medikamentoj por homoj kaj bestoj
2. "Alfronti la homan cerbon kun la dinamike kreskantaj defioj de civilizo"
Kun elkoraj salutoj
Prof. Włodzimierz Opoka
(respondeculo pri la ĉi-jara elekto de UMEA Prezidanto)
P.S. Estimata d-ro Christoph Klawe, bonvolu dissendi tiun ĉi leteron al niaj UMEA membroj.
Ĝis la revido en Graz!
--
"Oficiala sekcio de UMEA pri praktika uzo de medicino en esperanta medio, do al ĝi povas aparteni iun ajn interesito pri medicino sen kondiĉoj ke li/ŝi/ri estu sanprofesiulo"
Nia laboro estas "De medicinistoj-por-esperanto"
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "medicinistoj-por-esperanto" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to medicinistoj-por-es...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/medicinistoj-por-esperanto/CAE9D9u48H9_x%2B44Yo2%2Bkmaak0gjJ0pG2kjx_aXPGnWXfW6RLjQ%40mail.gmail.com.