Estimataj samideanoj:
Hieraŭ/antaŭhieraŭ vi skribis pri ANIMA kaj ANIMUS kaj (Eduardo) pri „organizanta vivoenergio“.
Tio tre plaĉis al mi, kaj mi permesas al mi aldoni ke mi preferas
traduki ANIMA per ANIMO kaj ANIMUS per SPIRITO, kaj „organizanta vivoenergio“ per DIO.
Tamen: Mi lernis 12 lingvojn, sed mi ne estas nek lingvisto nek dogmisto – kaj DIO transpasas ĉian homan imagon.
Amike kaj kun koraj salutoj kaj bondeziroj:
Hubert Michael SCHWEIZER, 82-jara germano,
iama profesoro pri klasikaj lingvoj kaj religio (5 jaroj)
kaj iama naturkuracisto (35 jaroj) en propra praktikejo