From: Gabor Markus Subject: Mia prelego en Australia Asocio pri Monda Esperantujo. Bonvolu aligxi se vi interesigxas.
Feladó: Sandor Horvath <sandorh...@gmail.com>Subject: AEA-Prelegserio: julia sesio - dimanĉe, la 20-an de julio 2025
Kara esperantisto,
Ni ŝatas inviti vin al nia julia sesio de nia prelegserio por 2025
WON Daewon (MÁRKUS Gábor) el Hungario
Cent mil kilometroj per kaj por Esperanto - WON Daewon (MÁRKUS Gábor) el Hungario
Márkus Gábor vizitis japanan universitaton per Esperanto-stipendio, doktorigxis en japana ekonomio, kaj kiel komitatano de Hungario en UEA kaj prezidanto de Eǔrazia Kultura Centro vizitis multajn landojn de ĉiuj kvin kontinentoj. Pri lia agado aperis artikolo sur paĝoj 250-251 en revuo Esperanto kun la titolo "Cent mil kilometroj por Esperanto" en https://uea.org/revuoj/esperanto/2016?elshutu=eo_dec16
Travojaĝante la mondon li konatiĝs kun kulturo, pensmaniero, ideologio kaj religio de diversaj popoloj, kaj fariĝis membro de Aǔditora Komisiono de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Dum la lastaj pli ol dek jaroj li regule ĉeestis kaj prelegis en la Ǔonbulismaj meditadaj renkontiĝoj en Koreio. Krome li instruis Esperanton en Tajlandaj, Koreaj, ktp. universitatoj kaj ricevis ǔonbulanan nomon Won Daewon de la Ĉefmajstro de tiu organizaĵo. Li resumis siajn konkludojn rilate al religioj kaj pensmanieroj en sia libro kun la titolo "Vojoj al la pinto de Fuĵi-monto" kiu legeblas en vojoj-al-la-fuji.pdf
Dimanĉe, la 20-an de julio 2025, je la
UTC |
Loka Tempo | ||
Sidnejo | 06:00 | +11 | 17:00 |
Adelajdo | 06:00 | +10.5 | 16:30 |
Brisbano | 06:00 | +10 | 17:00 |
Darvino | 06:00 | +9.5 | 16:30 |
Perto | 06:00 | +8 | 15:00 |
Novzelando | 06:00 | +13 | 19:00 |
Ĵakarto | 06:00 | +7 | 14:00 |
Tokio/Seulo | 06:00 | +9 | 16:00 |
Londono | 06:00 | +0 | 08:00 |
Parizo | 06:00 | +1 | 09:00 |
Moskvo, Kievo | 06:00 | +3 | 10:00 |
Rio de Janeiro | 06:00 | -3 | 04:00 |
Novjorko | 06:00 | -4 | 03:00 |
Vankuvero | 06:00 | -7 | 00:00 |
(En multaj landoj somera tempo komenciĝis aǔ ĉesis. Ni ja povas erari …. Por eviti malagrablaĵojn, bv mem kontroli vian tempon. Kontrolu mem vian tempon)
Jen la ligilo:
https://us02web.zoom.us/j/84876821595?pwd=MWVxRTJUcnpYd3ZkeFlRaDhPTllwUT09
Meeting ID: 848 7682 1595
Passcode: 165068
Ni ŝatas ankaǔ demandi vin ĉu vi volas/pretas/ŝatas/povas prezenti ion dum unu de niaj sesioj de nia prelegserio?
Se vi ŝatus babili iomete, ni komencas la kunvenon 15 minutojn antaǔ la oficiala komenco (do 16:45 Sidneja tempo).
Ankaǔ restu iomete post la prezentadoj por neformala babilado.
Se vi maltrafas la eventon, eblos spekti ĝin ĉe nia jutuba kanalo, “Esperanto Australia” post kelkaj tagoj.
Dum la sesio:
1. Bonvolu silentigi vin kiam la prelego komenciĝas kaj malsilentigi vin nur por fari demandon aǔ komenton
2. Bonvolu levi la manon (elektronike) kiam vi volas fari demandon.
Plej amike,
Terry, Sandor, Jonathan, Joanne, Heather
La estraro de AEA (Aǔstralia Esperanto Asocio)
***********************************************
Konsideru veni al nia venonta somerkursaro en
Aǔklando, Nov-Zelando
11 - 17 jan 2026 Informoj. Aliĝu!