Estimataj Geamikoj!
Ĝoje ni informas Vin, ke pretiĝis la litova-esperanta versio de la medicina interpretisto / tradukhelpilo.
Dankegon al nia filino, D-rino Fanni Molnár okulkuracistino, kiu redaktis tiun ĉi novan, du lingvan version helpe de la Artefarita Intelekto Google Gemini.
Litovaj samideanoj aprobis la tekston.
Jam aperis la aldonita PDF-versio sur la retejo de UMEA:
http://umea.fontoj.net/projektoj
Dankegon pro la belega aperigo al D-ro Christoph Klawe, Prezidanto de UMEA.
Ekde nun ĉiu litovia medicinisto, kiu elŝutas la pretiĝintajn tri-lingvajn versiojn, kaj posedas la eminentan libron Ärztlicher Dolmetscher de D-ro Gert Hoyer kaj D-rino Uta Hoyer
povas pridemandi la anamnezon / malsanhistorion de siaj eksterlandaj pacientoj, kaj informi ilin pri la diagnostikaj kaj terapiaj rimedoj en 26 lingvoj.
Ĉio ĉi povas savi vivon.
La menciita libro estas aĉetebla, elŝutebla helpe de tiu ĉi ligilo:
https://link.springer.com/book/10.1007/978-3-662-48739-6
La ĝis nun aperintaj medicinaj interpretistoj / tradukhelpiloj prezentas ankaŭ la praktikan, neŭtralan, pontolingvan rolon de Esperanto.
Sanharmonion dezirante, tutkore salutas Vin
D-ro Ludoviko Molnár kaj D-rinoJulianna Farkas
membroj de la 57-jara, Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo
--
"Oficiala sekcio de UMEA pri praktika uzo de medicino en esperanta medio, do al ĝi povas aparteni iun ajn interesito pri medicino sen kondiĉoj ke li/ŝi/ri estu sanprofesiulo"
Nia laboro estas "De medicinistoj-por-esperanto"
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "medicinistoj-por-esperanto" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to medicinistoj-por-es...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/medicinistoj-por-esperanto/001e01dcb62c%24a6baf9c0%24f430ed40%24%40t-online.hu.