Karaj Geamikoj!
La homoj – ĝenerale – sekvas siajn interesojn. Ili lernos Esperanton amase, kiam Esperanto donos por ili
konkretajn utilon, gajnon, monon, profiton, pli bonan sanon, liberan tempon, avantaĝon.
La aldonitan, esperantlingvan version de la libro Ärztlicher Dolmetscher D-ro Hans Eichhorn tradukis esperanten.
Tiu ĉi, esperantlingva teksto ne aperis en la 3-a eldono de la libro, sed ni ricevis ĝin, kiel grandaniman donacon de
la aŭtoroj, D-ro Gert Hoyer kaj D-rino Uta Hoyer. Bedaŭrinde nia Internacia Laborgrupo ne rajtas uzi la lingvojn,
kiuj aperas en la tria eldono. Ĝis nun ni pretigis la slovakan-esperantan-ukrainan, portugalan-esperantan-ukrainan,
albanan-esperantan-ukrainan, flandran-esperantan-ukrainan, nederlandan-esperantan-ukrainan, danan-esperantan-ukrainan,
finnan-esperantan-ukrainan kaj slovenan-esperantan-ukrainan trilingvajn versiojn de la Medicina interpretisto / tradukhelpilo.
Dankegon al ĉiuj, karaj kunlaborantoj!
Kiujn konkretajn utilojn / avantaĝojn povas doni la unulingva, nun aldonita, libere kopiebla, disvastigebla, esperantlingva versio?
I. Por esperantlingve parolantaj medicinistoj
Ĉiu esperantlingve parolanta medicinisto en la tuta mondo povas ekde nun pridemandi la anamnezon / malsanhistorion
de siaj pacientoj en 25 fremdaj lingvoj, kaj komuniki por ili la fundamentajn diagnostikajn kaj terapiajn farendaĵojn.
Ĉio ĉi povas savi la vivon de la paciento.
II. Por esperantlingve parolantaj turistoj, vojaĝantoj
Se ili kunportas la aldonaĵon, ĉu en la memoro de siaj komputiloj aŭ telefonoj, ĉu en presita formo, okaze de malsaniĝo
ili povas montri al la ne-esperantistaj, eksterlandaj medicinistoj, ke ekzistas ebleco komuniki kun ili en Esperanto.
Estas rekomendinde kunporti eksterlanden la ligilon al la hejmpaĝo de la Universala Medicina Esperanto-Asocio:
http://umea.fontoj.net/projektoj
kie iu ajn povas informiĝi pri la aktuala stato kaj elŝutebleco de la tri-lingvaj, (aŭ la aperontaj du-lingvaj) versioj;
kaj kunporti la ligilon de la Eldonejo Springer:
https://link.springer.com/book/10.1007/978-3-662-48739-6
kie oni povas informiĝi pri la 16 nacilingvaj versioj kaj akirebleco / aĉetebleco / elŝutebleco de la 3-a eldono de la libro Ärztlicher Dolmetscher.
La eksterlanda medicinisto tre verŝajne trovos lingvon en la libro, helpe de kiu li / ŝi povos komuniki kun la esperantlingve parolanta turisto, vojaĝanto.
Estas tre grava fakto, ke ekde nun ĉiu Esperanto-parolanto povas senpere kontaktiĝi kun la medicinistoj de Albanio, Brazilo, Danio,
Finnlando, Flandrio, Portugalio, Slovakio, Slovenio kaj Ukrainio, se ŝi / li kunportas la konvenan, tri-lingvan version.
Ni elkore deziras plenan sukceson al ĉiuj, kiuj uzas / uzos Esperanton ankaŭ por celoj de la ĉiutaga vivo.
Kun plej amikaj salutoj
D-ro Ludoviko Molnár kaj D-rino Julianna Farkas
Karaj D-ro Ludoviko Molnár kaj D-rino Julianna Farkas,
karaj ĉiuj UMEANOJ:
Koran dankon!
Historie menciindas ankaŭ la 2 volumoj MALGRANDA MEDICINA VORTARO – ESPERANTA-ANGLA-LATINA-POLA-GERMANA-FRANCA-RUSA de Eŭgeno Josefo Kucharz, eldonita de SILEZIA MEDICINA AKADEMIO, KATOWICE 1985, 484 paĝoj.
Volonte mi memoras ankaŭ pri miaj fakaj kaj terminologiaj artikoloj en MIR vol. 10, n-ro 4 1983, MIR vol. 11, n-ro 1 1984, kaj MIR vol. 12, n-ro 2 1986 – plurpaĝaj artikoloj pri la tiam ankoraŭ nova AKIRITA IMUNECA DIFEKTIĜO-SINDROMO, kies ekziston post mia prelego okaze de la 4-a Internacia Medicina Esperanto-Konfereco (IMEK) en Poprad/Ĉeĥoslovakio nia kara kolego profesoro D-ro Kiril Popov el Sofio unue neis kaj nomis ĝin “malbona absurda okcidenta invento”...
Korajn salutojn kaj bondezirojn, antaŭĝojante pri nia ĉi-somera faka renkontiĝo kaj revido en Brno,
Huberto Miĥaelo Schweizer, Dresdeno, Germanio (kongresa numero 127 hmsc-j)
(Abu Sina = Avicenna)
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "medicinistoj-por-esperanto" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to medicinistoj-por-es...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/medicinistoj-por-esperanto/000c01dbb931%2413547600%2439fd6200%24%40t-online.hu.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/medicinistoj-por-esperanto/008a01dbb9ae%24341e4a50%249c5adef0%24%40arcor.de.
Respondo – en la teksto:
Von: medicinistoj-...@googlegroups.com <medicinistoj-...@googlegroups.com
Gesendet: Mittwoch, 30. April 2025 12:25
An: medicinistoj-...@googlegroups.com
Betreff: Re: Pli bonan vivon por la homoj per Esperanto
Im Auftrag von Rodrigo Alberto Ramírez Zuluaga
Koran saluton kolego Huberto Miĥaelo Schweizer
Kara Rodrigo Alberto:
Mi regule legas ĉiujn viajn atentigojn, sed mi estas plej ofte tro okupata por ĉiufoje komenti aŭ pritrakti ilin.
(mi ja laboras super propra 12000-paĝa libro-projekto pri la medicinaj esploroj de Prof. D-ro Calligaris kaj pri perpensa sanigado / kuracado per pensoj.
Mi ĝojas scii ke vi konas interesan medicinan vortaron.
Kvankam la verko (eldonita 1985 en KATOVICE) titoliĝas „Malgranda medicina vortaro”, ĝi enhavas ekzakte 2207 fakterminojn en Esperanto kun koresponda traduko en la angla, latina, pola, germana, franca kaj rusa kaj inverse (do: etna lingvo / Esperanto).
Eble vi konas mian laboron rilate "Medicinaj pri vortaj studoj" : Studoj pri medicinaj terminoj!
Ĉu vi konsentas kun miaj proponoj de vortoj aŭ korektoj laŭ la listigitaj vortoj enhavitaj en tiu vortaro?
Ekzemple, ĉu en tiu vortaro aperas la vortoj ....
La terminoj ĉi tie de vi menciitaj ne troviĝas en la vortaro.
Vivosigno = Lebenszeichen (= bona esprimo)
Funkcioindikilo ? = Zeichen vitaler Funktion - Indiko pri vitala funkcio! (ne estas ilo)
vivecosigno = signo de hiperaktiveco?
urĝo, urĝaĵo, urĝeco = Dringlichkeit urĝe = dringlich, dringend
vivoscienco. Wissenschaft vom Leben
Ĉion bonan! Amike:
Huberto Miĥaelo Schweizer, Germanio