Estimataj Geamikoj!
La printempo-salutanta virtuala kunveno de la 56-jara Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo okazos la 5-an de marto, 2025., merkrede, inter la 18:00-a kaj 20:00-a horoj laŭ MezeŭropaTempo.
(Laŭ UTC inter la 17:00-a kaj 19:00-a horoj.)
Ni festos la 56-an naskiĝdatrevenon de nia Fakgrupo. .
Ni babilos kaj interŝanĝos pensojn pri la estonto de nia amata, neŭtrala pontolingvo Esperanto kaj pri nia medicinista Esperanto-movado.
Je 18:30 ni spektos videon de nia kara Kolego, D-ro Rodrigo Alberto Ramirez Zuluaga (Kolumbio) faritan kun ni komence de novembro 2024.
sub titolo
55 minutoj pri la 55-jara Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo
La intervjuo estis 7-foje prezentita dum la 5-a virtuala Kongreso de Esperanto…
Ni havas eblecon daŭrigi la babiladon ankaŭ post la 20-a horo laŭ Viaj interesiĝoj kaj alparoloj.
Bonvolu klaki al la ligilo sub vico da steletoj. Bonvolu noti la numerojn de “Meeting ID” kaj “Passcode”.
Ankaŭ tiuj povas vidi kaj aŭdi nin, kiuj ne havas ret-kameraon, sed havas laŭtparolilon. Ili povos uzi la butonon “chat”, kiu troviĝos sur la ekrano, sube. Klakinte al “chat” oni povos skribi kaj ricevi mesaĝojn sur la malplena flanko de la ekrano.
Ĝis la revido, reaŭdo sekvont-merkrede. Elkore salutas Vin D-ro Ludoviko Molnár kaj D-rino Julianna Farkas
***********************************************************************************************************************************************
Medicina Esperanto-Fakgrupo Join Zoom Meeting
https://ceu-edu.zoom.us/j/92821410313?pwd=MWNJZ0RaZllzTmNzZ3NNNVZtRldQUT09 aŭ https://zoom.us/ Post la apero de ZOOM, bonvolu klaki al JOIN A MEETING.
Meeting ID: 928 2141 0313 Passcode: 894965;
Proponoj por la uzado: ni petas la mutigon de mikrofono, tiel malhelpi la zumadon; per mano-leviĝo signi la alparolo-planon; kamerao kaj mikrofono estas neglekteblaj, megafono aŭ kapaŭskultilo estas rekomenditaj kaj oni povas legi la enskribojn de “chat”.
******************************************************************************************************************************************************************
Homo kaj Naturo: La homo estas parto de l’ naturo kaj universo. En pejzaĝo konstruita „nesto” tiu loĝas. Ili estas nia hejmo, elformante unuecon. Kiel zorgema dommastro, ni gardas kaj flegas, helpas la harmonion. JFLM
Növény a Csoda, Kreskaĵo estas la Miraklo,
amely újjászületik és felépíti magát az őselemekből kiu renaskiĝas kaj konstruas sin el la praelementoj
a Földből, a Vízből, a Levegőből, a Nap Tüzéből, el la Tero, Akvo, Aero, Sun’-Fajro,
mint a „legősibb napelem” és „légkondicionáló”. kiel la „plej praa sunĉelo”kaj „klimatizilo”.
Fotoszintézise során ajándékként fényben az éltető En lumo ni ricevas de ili la vivigantan oksigenon,
oxigént kapjuk tőle, és megköti a szén-dioxidot, produktatan fare de fotosintezo, kaj ĝi absorbas la
ezzel pedig tisztul a légterünk. karbonan dioksidon, tiel puriĝas nia aero.
Lehulló levele részt vesz a Ĝiaj defalintaj folioj partoprenas
termőtalaj kialakulásában. en la elformiĝo de humo.