Karaj Geamikoj!
Kortuŝite ni plusendas la suban mesaĝon de nia elstara kolego, D-ro Christoph Klawe, Prezidanto de la Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA).
Multsalute
D-ro Ludoviko Molnár kaj D-rino Julianna Farkas
membroj de la 55-jara Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo
PS.: Intertempe ni eksciis, ke D-ro Marc Rozenblat ne parolas Esperanton, sed estas simpatianto de la lingvo.
Prefere Vi bonvolu uzi la retadreson handica...@gmail.com , kie deĵoras ankaŭ esperanto-parolantino.
Karaj UMEA-anoj,
por prepari kongreson pri SPORTO KAJ LABORO DE HANDIKAPULOJ ĉe UNESCO en Parizo en Septembro, la organizantoj pere de s-ano Lo Jacomo sendis peton por subteno el la tuta mondo. Se vi interesiĝas, estas enketilo alkroĉita plurlingva, Esperanto-versio troviĝas sur la lastaj du paĝoj. Mi ankaŭ alkroĉas prezenton de la projekto. Se vi volas helpi, bv. respondi al d-ro Marc Rozenblat (Rozenbl...@gmail.com). Kompreneble vi rajtas dissendi la tuton al al vi konataj organizoj en viaj landoj.
Amike salutas vin
Christoph