Pri Interkultura medicino

6 views
Skip to first unread message

Rodrigo Alberto Ramírez Zuluaga

unread,
Aug 15, 2025, 10:55:46 AMAug 15
to um...@uea.org, MEDICINISTOJ ESPERANTO
Saluton al ĉiuj. 

Pri la uzo de  Espernato en "Interkultura medicino"(*) mi trovis ĉi tiun interesan paĝon:
Etno-Medicina Centro (Ethno-Medizinisches Zentrum)
Estas multilingva, sad mankas Esperanton.

Ĉu eblas , laŭ la uzo kaj disvolviĝa nivelo de nia faka vortostoko traduki kelkaj el ĉi tiuj broŝuroj?

(*) La interkultura sanprojekto "Kun Migrantoj por Migrantoj (MiMi)", lanĉita de la Etno-Medicina Centro en 2003, estas verŝajne la unua sanprojekto en Germanio, kiu traktas la nuntempe empirie dokumentitajn malegalecojn de ŝancoj inter la migranta loĝantaro loĝanta en Germanio per tiel nomata "piloto-bazita aliro". Ĝi instigas migrantojn, uzante gepatran lingvon kaj kulture sentemajn metodojn, fari prudentan uzon de la germana sansistemo kaj adopti sanan vivstilon. La projekto nun estas efektivigita en 64 lokoj en Germanio kaj Aŭstrio. Edukaj klopodoj per informaj eventoj, broŝuroj kaj libroj, same kiel kostefikeco kaj ampleksa kvalitkontrolo, estas la bazŝtonoj de la projekto. La projekto estis agnoskita de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) kiel daŭripova koncepto por sanpromocio por migrantoj kun internacia kazesploro kaj ricevis la Eŭropan Sanpremion (EHA) en 2015 .

--
Att.  Dr.  RODRIGO A. RAMIREZ Z.

El contenido de este documento y/o sus anexos son para uso exclusivo de su destinatario intencional, contiene información privilegiada y no puede ser usado ni divulgado por personas distintas de su destinatario. Si usted no es el destinatario intencional de este documento por favor Infórmenos de inmediato y elimine el documento y sus anexos. Está prohibida su retención, grabación, utilización o divulgación con cualquier propósito.

Wolfgang Günther

unread,
Aug 16, 2025, 2:18:53 AMAug 16
to medicinistoj-...@googlegroups.com
Saluton al chiuj,

kaj dankon al Rodrigo pri la informoj, kiuj ja certgrade devenas de Centra Europo.
Tamen la alpasho estas esence transkultura  kaj ne interkultura - en la senco de  
"rilata kaj  al la ghenerala en la aparta kaj al la aparta en la ghenerala" (Göhlich et al., 2006).
Ankau mi preferus,  aparte kampe de komunikado kaj medicino, la teorie kaj praktike 
transkultur(ec)ajn alpashojn kaj realigadon de ties fakimanentaj celoj.  

Kaj se temas pri Esperanto, oni ja  parolas pri ties tri esencajhoj
1-e. Integra transkultureco (UN-celo "Paco")
2-e. Demokratia dulingveco (UN-celo "Homaj Rajtoj")
3-e. Ekologia dauripovo  (UN-celo "Dauripova Evoluigo - Agendo2030)

Chion bonan,

D-ro med Wolfgang Günther
- Transkultura Artkoncepto kun Esperanto kiel Komuna Lingvo  -
w.guenther. espe...@web.de
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "medicinistoj-por-esperanto" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to medicinistoj-por-es...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/medicinistoj-por-esperanto/CAE9D9u4_OCaphJZDOWJuatxnC-xag_aKNy8kEjoZmWzieUVY-Q%40mail.gmail.com.

Rodrigo Alberto Ramírez Zuluaga

unread,
Aug 19, 2025, 9:49:36 AMAug 19
to medicinistoj-...@googlegroups.com, Wolfgang Günther
Saluton kaj dankon kolego Wolfgang. 

Mi taksas tiujn vidpunktojn kiel nur teoriaj, tial ke mi ne konas detalojn kaj difinojn pri tiuj terminoj en Esperanto: transkultura kaj interkultura.  Ankoraŭ ne konas ekzemplojn de la praktika apliko de ili.
Nur hazarde mi kredas ke povas signifi ion similan al tio kion mi trovis en teksto pri "Interkultura perado" en la Hispana (vidu alkroĉitan bildon), ĉu ponto(perado, interveno) ĉu tunelo(interpreto, traduko).

Amike kaj dankeme
Rodrigo 

mediacion intercultural _compressed.pdf

Dr. Christoph Klawe

unread,
Aug 20, 2025, 8:51:19 AMAug 20
to UMEA-Diskutlisto
Kara Rodrigo,
karaj aliaj gekolegoj,

mi ĵus organizas simpozion pri la defioj de migrado por medicinistoj por nia loka medicina klerigejo, kaj volonte tiurilate kontaktos respondeculon de la etno-medicina centro. Poste mi volonte raportos al vi pri mia impreso. Ni vidu, kiom aktivaj ili ankoraŭ estas kun kia efiko.

Traduki informtekstojn de internaciaj asocioj por pacientoj esperanten estas ĝenerale bona ideo, miaopinie. Sed pripensante la tuton oni tamen devas konfesi, ke tradukoj al ĉiuj maloftaj lingvoj estas pli urĝaj ol tradukoj al Esperanto. Tamen, neniam lacigante, laŭ kuna ideo la samideanoj el nia elstara kaj prestiĝa Budapeŝta Medicina Esperanto-fakgrupo (BMEF) tuj post ekesto de la ideo en rekorda tempo tradukis informtekston de la asocio pri movmalsanoj (MDS) koncerne esencan tremadon al Esperanto. 


Mi sendis la tradukon al la asocio kaj neniam ricevis respondon. Ĵus nun, mi denove skribis al ili.
Por ke la laboro de nia BMEF ĉiuokaze ne estas vana, mi ĉi tie alkroĉas la tekston por vi por libera uzo.

Kun koraj salutoj,
Christoph Klawe

Esenca tremado.docx

Rodrigo Alberto Ramírez Zuluaga

unread,
Aug 22, 2025, 11:47:38 PMAug 22
to Dr. Christoph Klawe, medicinistoj-...@googlegroups.com
Kara Christoph. 
Mi dankas vian reagon, kaj deziron viziti kaj kontakti la Etno-mrdicina centro. 

Mi pensas ke se oni ne havas disponeblan medicinan materialon en Esperanto, bonkvalitan kaj praktikan, malfacile Esperanto atingos disvastigon en la popolo rilate al medicina uzo. Certe tio ne okazos "baldaŭ"... sed, se ni ne ekkomencas, "neniam okazos" (?). 
Ni ne povas supozi ke Esperanto eniros en la Scienca medio, nur per diskoniga propagando, kaj kursoj por komencantoj. Malpli facile ene de Universitataj medioj. 

Mi pensas ke unu el la praktikaj uzos aŭ vojoj kiu ni povas trairi estas pere de Etnomedicino, migrantoj kaj per praktikaj temoj kiel sukurado kaj sanzorgado, ĉar la ĉiutaga uzo plifaciligas la lernadon. 

Mi esperas de vi novaĵojn. 

Amike via 
Rodrigo 

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "medicinistoj-por-esperanto" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to medicinistoj-por-es...@googlegroups.com.

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "medicinistoj-por-esperanto" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to medicinistoj-por-es...@googlegroups.com.

Dr. Christoph Klawe

unread,
Aug 26, 2025, 11:31:19 PMAug 26
to UMEA-Diskutlisto
Kara Rodrigo,

ĝenerale, vi tute pravas, kaj tial ni ja tradukas tekstojn kiel ekzemple tian, kian mi alkroĉis por vi al la lasta retletero.

Kun koraj salutoj,
Christoph

Rodrigo Alberto Ramírez Zuluaga

unread,
Aug 27, 2025, 5:23:13 AMAug 27
to medicinistoj-...@googlegroups.com
Saluton Christoph.
Certe tiuj laboroj estas utilaj. 
Estus bona afero ke oni povus kolekti ĝin ie ajn en la paĝo de UMEA

Amike via
Rodrigo

Rodrigo Alberto Ramírez Zuluaga

unread,
Sep 19, 2025, 4:11:01 AMSep 19
to medicinistoj-por-esperanto
Saluton al ĉiuj.

Pri Interkultura Kompetento mi trovis la verkon "Ankaŭ Vi estas Fremdulo. Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi."  
Przemysław Paweł Grzybowski - 2011- Elŝutebla verko pere de  https://www.academia.edu/search?q=Anka%C5%AD%20vi%20estas%20Fremdulo!

¡Ankaŭ vi estas Fremdulo! estas la verketo, kiu prezentas teoriajn fundamentojn kaj historion de interkultura edukado. Krom scienceca analizo de ĉefaj nocioj kaj sociaj problemoj ligitaj kun kultura diverseco, ĝi enhavas riĉan gvidilon pri literaturo kaj interretaj paĝoj.


Amike via 
Rodrigo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages