Saluton al chiuj,
kaj dankon al Rodrigo pri la informoj, kiuj ja certgrade devenas de
Centra Europo.
Tamen la alpasho estas esence transkultura kaj ne interkultura - en
la senco de
"rilata kaj al la ghenerala en la aparta kaj al la aparta en la
ghenerala" (Göhlich et al., 2006).
Ankau mi preferus, aparte kampe de komunikado kaj medicino, la
teorie kaj praktike
transkultur(ec)ajn alpashojn kaj realigadon de ties fakimanentaj
celoj.
Kaj se temas pri Esperanto, oni ja parolas pri ties tri esencajhoj
1-e. Integra transkultureco (UN-celo "Paco")
2-e. Demokratia dulingveco (UN-celo "Homaj Rajtoj")
3-e. Ekologia dauripovo (UN-celo "Dauripova Evoluigo - Agendo2030)
Chion bonan,
D-ro med Wolfgang Günther
- Transkultura Artkoncepto kun Esperanto kiel Komuna Lingvo -
w.guenther.
espe...@web.de