Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1257
2025-10-16
Marku la kalendaron, ĉar la plej granda reta evento por esperantistoj revenas!
La 6-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) okazos de la 4-a ĝis la 7-a de decembro 2025 (de ĵaŭdo ĝis dimanĉo) kaj ĉiuj jam povas aliĝi al ĝi. Ĉu vi sciis, ke ĉiuj individuaj membroj de UEA en 2025 rajtas senpage aliĝi? Jes, sed nur se vi aliĝos ĝis la 23-a de novembro! Se vi ankoraŭ ne estas individua membro de UEA, vi povas per la sama paĝo rapide (re)membriĝi en UEA kaj samtempe aliĝi (senpage) al VK. Kaj por tio estas speciala oferto! Vi pagos jam la membrecon por 2026 kaj tuj ricevos samtempe kaj tute senpage membrecon ankaŭ en 2025 kaj aliĝon al la 6-a VK!
Kun la ĉi-jara temo “Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj”, diiversaj programeroj – prelegoj, trejnadoj, babilejoj, virtualaj ekskursoj kaj kulturaj prezentoj i.a. – donos al partoprenantoj la okazon ne nur ĝui interagojn en Esperanto ekde la komforto de siaj hejmoj, sed ankaŭ akiri valorajn sciojn kaj lertojn pri vasta gamo de temoj kaj sendube konatiĝi kaj amikiĝi kun samideanoj el diversaj landoj. Dum 24 horoj de la tago okazos ankaŭ malfermitaj laŭtemaj babilejoj, en kiuj partoprenantoj povas renkontiĝi kaj babili pri difinitaj temoj sen moderigado. Kompreneble, ankaŭ vi povas kontribui al la kerna programo! Post via aliĝo, plenigu ĉi tiun formularon ĝis la 9-a de novembro (dimanĉo) por proponi vian programeron!
Krom la kerna programo, Esperantaj organizaĵoj, eventoj kaj aliaj iniciatoj ankaŭ disponos pri aparta spaco por prezenti sin per la Virtuala Movada Foiro (ViMF) 2025. Novaĵo estas, ke la ViMF 2025 okazos dum la 4-a de decembro (ĵaŭdo), do en la unua tago de VK. Prezentantaj grupoj havos po 20 minutojn por sciigi la tutan mondon pri sia agado kaj tiel varbi membrojn, partoprenantojn aŭ kunlaborantojn. Kandidatiĝu per ĉi tiu formularo ĝis la 9-a de novembro. Estas limigitaj lokoj, do kandidatiĝu kiel eble plej baldaŭ!
Pro administraj optimumigoj okazos grava ŝanĝo ankaŭ en la ilo uzota por gastigi programerojn: okaze de la 6-a VK estas planate utiligi la platformon Discord per kiu ĉiuj programeroj kaj laŭtemaj babilejoj troviĝos en unusola kanalo. Platformo facile uzebla, tre alloga por junuloj kaj jam uzata de pluraj Esperanto-organizaĵoj kaj aliaj retaj eventoj, Discord ebligos, ke la etoso de la 6-a VK restu moderna kaj alirebla por ĉiuj. Eblas aliri al Discord per aplikaĵo aŭ rekte per retumilo, tiel ke vi povas partopreni en la 6-a VK, kie ajn vi estos. Krome estos uzitaj ankaŭ Zoom kaj aliaj rimedoj.
La VK estas unu el la ĉefaj iniciatoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA), en oficialaj rilatoj kun UN kaj Unesko, por teni Esperanton kaj siajn servojn pli alireblaj al membroj kaj esperantistoj de la tuta mondo. Gvidas la organizan teamon la Prezidanto de UEA, Fernando Maia Jr., kiu plenumis tiun saman rolon ankaŭ en la pasintaj VK-j. Kunordigas la programon de la 6-a VK Albert Stalin Garrido, Kongresa Oficisto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj Administra Subtenanto de UEA. La VK-retejon plu funkciigas la teamo de la neprofitocela esperantista organizo Edukado@Interreto. La kulturan programon kunrealigas la teamo de Eurokka / Vinilkosmo.
Se vi deziras subteni la VK-n kaj fari ĝin daŭripova iniciato, bonvolu konsideri donaci al la 6-a VK! Donacoj helpas kovri la kostojn de la evento kaj ebligi la membriĝon en UEA (kaj poste la partoprenon en VK) de nepagipovaj samideanoj, kun atento al junuloj, virinoj kaj pensiuloj. Vi povas donaci samtempe dum via aliĝo al VK aŭ poste per la VK-fonduso (uea.org/alighoj/donacoj/vk). Se vi konsentas, vi aperos kiel Subtenanto (se vi donacas ekde 50 EUR; aŭ kiel Donacinto, se malpli) en la listo de aliĝintoj de la 6-a VK.
En 2024 aliĝis al la 5-a VK entute 1256 personoj el 89 landoj. Ĉu ni superos tiun kvanton? Aliĝu nun al la 6-a VK! Por pliaj informoj vizitu vk.esperanto.net aŭ skribu al in...@vk.esperanto.net.
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA: uea.org/aktuale/komunikoj
La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1257
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "medicinistoj-por-esperanto" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to medicinistoj-por-es...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/medicinistoj-por-esperanto/CAE9D9u406i0mXNpo2s95VvFab0PB3UTENwGP1q3hiYNSsLozNg%40mail.gmail.com.