Kio estas INTERKULTURA SANO?

1 view
Skip to first unread message

Rodrigo Alberto Ramírez Zuluaga

unread,
Jan 30, 2026, 3:52:32 PM (6 days ago) Jan 30
to medicinistoj-por-esperanto
Saluton al ĉiuj

Mi invitas vin partopreni en la prelego...

Bonvenon al la 254-a Dimanĉa Kunveno!
Dato: dimanĉe, la 1-a de februaro 2026
Horo: UTC 12:00-14:00
(La kunvenejo malfermiĝos je 11:45 UTC)

Preleganto: D-ro Rodrigo Alberto Ramírez Zuluaga (Kolombio)

Temo: Kio estas Interkultura sano?

Gvidanto: s-ro John Huang (Prezidanto de IKEF nord-ameriko)

Platformo Zoom:
https://us06web.zoom.us/j/4258828534?pwd=3S8N7hvtECNZARTwvc5N1MHs7kacPF.1&omn=88490805720

Kunvena ID: 425 882 8534
Pasvorto: 1KeF2o24

Anticipan dankon pro via partopreno!
IKEF-Estraro
us06web.zoom.us

um...@interia.pl

unread,
Feb 1, 2026, 8:41:34 AM (4 days ago) Feb 1
to medicinistoj-...@googlegroups.com, Rodrigo Alberto Ramírez Zuluaga

Estimataj Gesamideanoj,

permesu al mi, ke uzante ĉi tiun eblecon mi elkore salutos elstarajn medicinistojn esperantistojn d-rinon Julianna Farkas (Molnár) kaj d-ron Ludoviko Molnár el Budapeŝto (Hungario), fondintojn de historia Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo. Samtempe mi 
havas plezuron informi Gesinjorojn 
Molnár pri la jubilea IMEK, kiu okazos en junlio 2027 j. en Krakovo, 50 jaroj post la unua IMEK, kiu okazis en M.Kopernik Medicina Akademio en la jaro 1977. Tiun ĉi IMEK en Krakovo okazis i.a. dank`al tiama Sekretario de UMEA d-ro Imre Ferenczy kaj dank`al tre aktiva grupo de medicinistoj, kiuj alvenis el Hungario sub gvido de gesinoroj Molnár. Venontjare estos ebleco denove renkontiĝi en Krakovo, sed nun en Jagelona Universitato fondita en la jaro 1366 en Krakovo. Ĉiuj informoj pri la 24-a IMEK estos preparitaj en la angla, esperanta kaj polaj lingvoj kaj vi povos trovi uzante suban ligilon
https://www.youtube.com/@24IMEK_UJCM

Krome, uzante la suban ligilon vi povos rigardi edukfilmojn kun aldonita esperanta traduko.
https://youtube.com/@counterfeitmedicinesandhealth?si=BqzX7bQBQqoJWFub 

Kaptante tiun ĉi okazon mi elkore invitas ĉiujn medicinistojn esperantistojn por helpi min sukcese organizi nian jubilean IMEK-on. Mi tre esperas, ke niaj emintentaj esperantistoj medicinistoj festos kun ni tiel gravan jubileon - Julinjo kaj Ludoviko mi elkore invitas vin por kunlabori pretigante interesan programon por la 24-a IMEK.

Kun elkoraj salutoj
Vladimiro







. Venontjare 

Temat: Kio estas INTERKULTURA SANO?
Data: 2026-01-30 21:52
Nadawca: "Rodrigo Alberto Ramírez Zuluaga" <rodrig...@gmail.com>
Adresat: "medicinistoj-por-esperanto" <medicinistoj-...@googlegroups.com>;



--
"Oficiala sekcio de UMEA pri praktika uzo de medicino en esperanta medio, do al ĝi povas aparteni iun ajn interesito pri medicino sen kondiĉoj ke li/ŝi/ri estu sanprofesiulo"
Nia laboro estas "De medicinistoj-por-esperanto"
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "medicinistoj-por-esperanto" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to medicinistoj-por-es...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/medicinistoj-por-esperanto/7f9db15a-6d53-43ee-9d0f-cba52f52545cn%40googlegroups.com.



Faragó Katalin

unread,
Feb 3, 2026, 7:54:04 AM (2 days ago) Feb 3
to medicinistoj-...@googlegroups.com, farag...@espmed.hu

TRE ESTIMATAJ MEDICINISTOJ,GEAMIKOJ .D-ro prof. Vlodimir OPOKA!

Gxoje mi legis la informojn pri IMEK, en mar2027., en mia lando Hungario  ( en urboj Budapest, Hódmezővásárhely kaj Szeged, ) se mi bone kalkulas 6 foje estis organizita IMEK.

Parolinte kun tiuj medicinistoj,kiuj prelegis dum pasintaj IMEK-oj el ili  kelkaj povos partopreni, prelegi  kaj ankau mi.

MI aligxis al medicicna esperanto fako en jaro 1973, en aprilo, kaj dum 25 jaroj mi gvidis,direktis la lokan Medicinan Espranto- Fakgrupon en urbo Hódmezővásárhely.

Atentante cxiujn informojn, estime elkore salutas vin Cxiujn s-ino Katarina Faragó.

um...@interia.pl

unread,
Feb 4, 2026, 5:46:28 AM (yesterday) Feb 4
to medicinistoj-...@googlegroups.com, Faragó Katalin

Kara Katarina,

mi tre bone memoras, kiam vi prelegis en la jaro 1977 dum la 1-a IMEK en Krakovo
kaj d-rino Julinjo Farkas kuraĝigis vin dum via prelego. Dank`al via sindona laboro por UMEA
jam la 2-a IMEK okazis en urbo 
Hódmezővásárhely (1979), tiam vi sukcese daǔrigis nian tradicion, kiu funkcias
ĝis hodia
ǔ - dum la 1-a IMEK ni decidis, ke IMEK-oj ni organizos ĉiun duan jaron.

Pli poste vi, Kara Katarina,  organizis kelkfoje sekvontajn IMEK-ojn en Hungario helpe de tre aktivaj hungaraj esperantistoj, ĉiam kun granda sukceso. En la jaro 2027 en Krakovo estos bona ebleco rememorigi komunan sukceson de ĉiuj medicinistoj, kiuj dum kelkdek jaroj subtenis niajn konferencojn (nun kongresojn). Tio estos bona ebleco por renkontiĝi kun partoprenantoj de la 1-a IMEK kaj pasitaj IMEK-oj, kiuj ankoraǔ vivas.
Mi tre bone memoras, kiam ni kune vizitis elstaran esperantiston kuraciston d-ron Istvan Hegyi en Budape
ŝto organizanto de IMEK en Veszprem (Hungario) kaj nian estimatan Prezidanton de UMEA d-ron Imre Ferenczy
anta
ǔ ilia morto. Mi neniam forgesos ilin, kiuj estis niaj bonegaj amikoj kaj sindonaj aktivuloj de internacia medicinista esperanto movado. Dum la 24-a IMEK ni nepre devas prezenti historion de ĉiuj IMEK-oj kaj ĉiuj mertitplenaj medicinistoj esperantistoj.

Mi kun ĝojo atendas vian kunlaboron por sukcese organizi la jubilean (1977-2027) 24-an IMEK-on
en Krakovo en julio 2027 j.

Kun elkoraj salutoj
Vladimiro Opoka
Prezidanto de la Organiza Komitato de la 24-a IMEK

Temat: RE: Kio estas INTERKULTURA SANO? La 24-a IMEK en Kraków 2027
Data: 2026-02-03 13:54
Nadawca: "Faragó Katalin" <farag...@espmed.hu>
Adresat: medicinistoj-...@googlegroups.com;
DW: farag...@espmed.hu;



Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages