Karaj Gekolegoj!
En la Nova PIV troviĝas la artikolo
fibrilaci/o Senorda tremado de la koraj muskolfibroj; ĝi ordinare limiĝas
al la atrioj, sed, se ĝi trafas la ventriklojn, ĝi kaŭzas morton
Surbaze de tiu ĉi artikolo mi proponas la vortojn
fibrilaci/i (Fibril/i estas legebla ankaŭ kiel fi-bril/i, kiu havas
sufiĉe strangan sencon.) :-)
desfibrilaci/i
desfibrilaci/ado
desfibrilaci/ilo
La prefikso "des" ne estas ofta, sed por fakvortoj (desinfekti, desodori,
despanei) estas akceptebla.
Amike
Ludoviko
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups
"medicinistoj-por-esperanto" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
email to
medicinistoj-por-es...@googlegroups.com.
For more options, visit
https://groups.google.com/groups/opt_out.