Kara Kolego Ueli HAENNI!
Jene ni sendas la respondon de Profesoro D-ro Gábor Márkus pri la konsumado de himenopteroj.
Bonan legadon deziras
Ludoviko kaj Julinjo
From: Gabor Markus [mailto:dr.markus.gabor @ gmail.com]
Sent: Sunday, March 08, 2015 9:39
AM
To: ludoviko
Subject: Himenopteroj
Karaj Ludoviko kaj Julinjo,
Mi neniam gustumis frititajn himenopterojn en Azio kvankam mi vidis multajn tiajn mangxajxojn en Japanio kaj Tajlando. Estas tiel, cxar laux la dumiljara euxropa kultura tradicio kaj laux la juda kaj kristana religia tradicio la mangxado de insektoj estas acxa.
Sed ni lernis en Japanio ke la mangxado de lokustoj estas sana kaj tiuj mangxajxoj estas bongustaj. Antaux la milito estis kutimo sendi la infanojn al la kamparo por kolekti lokustojn kaj tiel oni preparis bongustan mangxajxon senpage. Tiuj bestoj havas multe da proteino, sed tute ne havas grason. Pro tio la frititaj lokustoj estas ne nur bongustaj sed ankaux tre sanaj mangxajoj.
Alia temo. En Koreio vi povas vidi kuiritajn krizalidojn de silkvermoj en cxiuj merkatoj, ecx en multaj stratoj oni fresxe kuiras ilin. Ankaux konservajxo de silkvermaj krizalidoj abundas en Koreio sed ankaux en Euxropo (mi jam forgesis, cxu en Nederlando cxu en Belgio) oni aldonis krizalidojn al porkajxa aux bovajxa konservajxoj. Do oni jam produktas similajn produktajxojn ankaux en Euxropo, kvankam nur 5% aux 6% de la konservajxo estas krizalidoj en tiu kazo.
Oni opinias, ke silkvermoj pli efike kaj pli rapide kaj pli malmultekoste povas produkti proteinon ol porkoj aux bovoj kaj pro tio la mangxado de insektoj kaj vermoj efike povos solvi la problemon de malsato de la homaro en la estonto.
Amiike via
Gabor
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "medicinistoj-por-esperanto" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to medicinistoj-por-es...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.