Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo: somero-salutanta, virtuala kunveno la 4-an de junio, 2025.

0 views
Skip to first unread message

Ludoviko

unread,
May 28, 2025, 10:12:33 AMMay 28
to medicinistoj-...@googlegroups.com

 

Estimataj Geamikoj!

La somero-salutanta virtuala kunveno de la 56-jara Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo okazos la 4-an de junio, 2025., merkrede, inter la 18:00-a kaj 20:00-a horoj laŭ MezeŭropaTempo. (Laŭ UTC inter la 16:00-a kaj 18:00-a horoj.)

Ni babilos kaj interŝanĝos pensojn pri la estonto de nia amata, neŭtrala pontolingvo Esperanto kaj pri nia medicinista Esperanto-movado.

Je 18:30 ni aŭskultos la prelegon de D-ro Rodrigo Alberto Ramirez Zuluaga:

La Penso: psika kaj kogna aparato

Post la prelego kaj diskuto ni aŭskultos la prelegon de S-ro Ivan Kossey:

Ĉu luktas BRIKS por Esperanto?

Ni havas eblecon daŭrigi la babiladon ankaŭ post la 20-a horo laŭ  Viaj interesiĝoj kaj alparoloj.

Bonvolu klaki al la ligilo sub vico da steletoj. Bonvolu noti  la numerojn de “Meeting ID” kaj “Passcode”.

Ankaŭ tiuj povas vidi kaj aŭdi nin, kiuj ne havas ret-kameraon, sed havas laŭtparolilon. Ili povos uzi la butonon “chat”, kiu troviĝos sur la ekrano, sube. Klakinte al “chat” oni povos skribi kaj ricevi mesaĝojn sur la malplena flanko de la ekrano.

Ĝis la revido, reaŭdo sekvont-merkrede. Elkore salutas Vin D-ro Ludoviko Molnár kaj D-rino Julianna Farkas

***********************************************************************************************************************************************

Medicina Esperanto-Fakgrupo Join Zoom Meeting

https://ceu-edu.zoom.us/j/92821410313?pwd=MWNJZ0RaZllzTmNzZ3NNNVZtRldQUT09      aŭ    https://zoom.us/     Post la apero de ZOOM, bonvolu klaki al JOIN  A  MEETING.

Meeting ID: 928 2141 0313 Passcode: 894965;

Proponoj por la uzado: ni petas la mutigon de mikrofono, tiel malhelpi la zumadon; per mano-leviĝo  signi la alparolo-planon; kamerao kaj mikrofono estas neglekteblaj,  megafono aŭ kapaŭskultilo estas rekomenditaj kaj oni povas legi la enskribojn de “chat”.


 

Interkultura...esp..jpg
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages