Karaj UMEA-anoj,
jen informo, ke la limdato por aliĝi al la venonta IMEK estas plilongigita ĝis la 10a de junio.
Atentu ke eblos partopreni ne ĉeeste, do de ie ajn en la mondo per teknikaj rimedoj kun retaliro.
Ni invitas aliĝi al la 23-a Internacia medicinista esperanto kongreso
„PREVENCIO – DIAGNOSTIKO – KURACADO – REABILITACIO DE CIVILIZAJ MALSANOJ“Dato: la 28a de junio 2025 – la 5a de julio 2025Loko: Centra palaco de LSMU, A. Mickevičiaus g. 9, KaunasPartopreno ĉeeste kaj malĉeeste.Kongresaj lingvoj: la litova, la angla, esperanto
Jen la detalaj informoj pri aliĝo:
Aliĝo (kun voĉa referaĵo aŭ afiŝo) ĝis la 10a de junio 2025.
Aliĝo nur por aŭskulti ĝis la 15a de junio 2025.
Taksado de prezentitaj resumoj kaj informado de aŭtoroj ĝis la 15a de junio 2025.
Aliĝkotizon necesas pagi ĝis la 15a de junio 2025.
Partoprenantoj sen referaĵoj ricevos ligilon al elektronika materialo.
Aliĝkotizo 50,00 Eŭro, por ĉiugradaj studentoj – 25,00 eŭroj. Kotizon pagi al tiu ĉi konto:
Ricevanto – Lietuvių Esperanto Jaunimo Organizacija
Kontonumero – LT757044090106372972
Celo de pago – nomo, familinomo, 23a IMEK registrado