Estimataj esperantistoj,
Karaj amikoj!
La peticio favore de Esperanto, fare de Henri Masson kaj direktita al Apple, akiris post kelkaj tagoj NUR 500 subskribojn!
Kiel tio eblas?
Chu estas nur 500 Esperanto-parolantoj en la mondo?
Chu la esperantistoj dormas? Chu ili ne komprenas la valoron kaj la sencon de tiu chi grava peticio au chu ili estas neglektemaj?
Mi sincere opinias ke chiuj esperantistoj devus konscie kaj lojale partopreni en tiu grava evento.
Do, mi atendas plej grandan entuziasmon de nia lingva kolektivo kaj denove invitas kaj stimulas vin al amasa partopreno!
Bonvole subskribu kaj dissendu la peticion al viaj amikoj.
Koran dankon.
Kun kuraghigaj salutoj!
Prof. Jo Haazen.
Karaj Geamikoj!
Mi subskribis la suban peticion.
Bedaŭrinde, la iniciato de tiuj ĉi peticioj ĉiam enhavas la riskon, ke la ne-esperantistoj konvinkiĝos, ke eĉ 1000 por-esperantaj agantoj ne vivas sur la planedo Tero…
Laŭ mia forta konvinkiĝo la subkribo mem neniel alportas ian ajn riskon. J
Tre volonte mi plusendas la mesaĝon de Profesoro D-ro Jo Haazen.
Multsalute
Ludoviko Molnár
***************************************************************************************************************************