RE: PROPONO DE RE-DIFINO DE LA DISKUTLISTO

1 view
Skip to first unread message

Ludoviko

unread,
Jan 25, 2026, 12:10:23 PM (11 days ago) Jan 25
to Rodrigo Alberto Ramírez Zuluaga, Dr. Christoph Klawe, medicinistoj-...@googlegroups.com

Karaj Geamikoj!

 

Ekde sia fondiĝo en la jaro 2010. nia diskutlisto medicinistoj-...@googlegroups.com ĉiam estis malfermita

por ĉiuj esperanto-parolantoj, kiuj interesiĝas pri la integra medicino.

Ĉi-rilate mi  konsentas kun Rodrigo.

Mi konsentas kun Christoph, ke Lia eminenta Prezidanta Bulteno atingu unuavice la membrojn de UMEA.

Mi petas, ke Christoph bonvolu doni sian konsenton al Rodrigo, se la Prezidanta Bulteno entute, aŭ ties detalo(j) estas plusendeblaj al la diskutlisto

medicinistoj-...@googlegroups.com

Rodrigo povus malfermi tie rubrikon „El la Prezidanta Bulteno de UMEA”…

Laŭ mia opinio ĉio ĉi estus „dialektika solvo”…, kaj donus avantaĝon kaj por la membraro de UMEA, kaj por ĉiuj, kiuj mem ne estas medicinistoj,

 

Bonan laboron kaj bonegan sanon deziras

D-ro Ludoviko Molnár

 

PS.: Mi fondis la diskutliston en majo de 2010, kaj pasintjare

mi transdonis ties gvidadon – pro mia alta aĝo kaj malboniĝanta sanstato – al

Kolego D-ro Rodrigo Alberto Ramirez Zuluaga, al kiu mi ŝatus esprimi mian plej profundan dankon.

 

From: Rodrigo Alberto Ramírez Zuluaga [mailto:rodrig...@gmail.com]
Sent: Saturday, January 24, 2026 10:59 AM
To: um...@uea.org
Cc: Dr. Christoph Klawe; Ludoviko Molnar; hev...@gmail.com; okuli...@gmail.com
Subject: PROPONO DE RE-DIFINO DE LA DISKUTLISTO

 

Koran Saluton Kara Christoph

 

Mi deziras koni vian opinion kiel prezidanto de UMEA.


Nia diskutlisto medicinistoj-por-esperanto rilate al UMEA

 

Pensante manieron per kiu ni ne ŝajnu konkurantoj aŭ dispecigitaj grupoj, sed kunagantoj kaj helpantoj mi proponas ke la diskutlisto estu oficiala sekcio de UMEA, mi proponas difini nian diskutlisto kiel sekcio ne sanprofesiuloj seed simpatiantoj de praktika uzo de medicino en esperanto, do al ĝi povas aparteni iu ajn interesito pri medicino sen kondiĉoj ke li/ŝi estu sanprofesiulo. 

 

Konsekvence mi proponas ke la slogano de la diskutlisto estos "EL medicinistoj POR Esperanto" laŭ la 1-a senco de la vorto EL (I,1) : 

  1 La limigitan spacon aŭ la objekton, de kies interno io sin movas eksteren: tiri el kestoĉerpi el putotrinki el glasovoĉlegi el malnova libro Zforstreki el teksto; (fper tio ŝi estis iom skuita el siaj revoj Zletero sendita el tre malproksimel’ animo via brilas el l’ okuloj Z;

 

Do, la diskutlisto servos al medicinistoj por instruj, klerigi,helpi aŭ konsili al la listanoj pri medicinaj temoj en Esperanto: medicinistoj-por-esperanto.

 

Kaj la UMEA-noj kaj listanoj de ĝi, kiuj estas nur sanprofesiuloj interŝanĝas, aparte en la UMEA diskutlisto, informojn ĉefe teknikajn kaj en specialista terminologio sen hezite de miskomprenojn pri ĝi, ĉar ĉiuj la listanoj estas profesiuloj pri sano. 

 

Se vi konsentas ke mi pravas, estus bona afero anonci tion oficiale, ĉar mi havis tiun konfuzon subkonscie, kvankam mi konis la statutojn kaj kondiĉojn de UMEA.  Mia sento estis ke estas disaj grupoj.

 

Mi prezentos ĉi tiun proponon al la prizorgantoj de la diskutlisto. 

 

Amike via 

Rodrigo 


 

--

Att.  Dr.  RODRIGO A. RAMIREZ Z.

 

El contenido de este documento y/o sus anexos son para uso exclusivo de su destinatario intencional, contiene información privilegiada y no puede ser usado ni divulgado por personas distintas de su destinatario. Si usted no es el destinatario intencional de este documento por favor Infórmenos de inmediato y elimine el documento y sus anexos. Está prohibida su retención, grabación, utilización o divulgación con cualquier propósito.

Petr Adam Dohnálek

unread,
Jan 25, 2026, 3:01:15 PM (11 days ago) Jan 25
to medicinistoj-...@googlegroups.com
Mi ne konsideras necesa modifi la nomon de la grupo eĉ se ties cele iom ŝanĝiĝos, Medicinistoj por Esperanto same taŭgus ankaŭ poste. Se oni nepre volus fari ŝanĝon, preferindas laŭ mi De medicinistoj por Esperanto“, ĉar ja temas pri grupo de personoj kaj ne spaco aŭ objekto.

Amike

Petr A. Dohnálek

ne 25. 1. 2026 v 18:10 odesílatel 'Ludoviko' via medicinistoj-por-esperanto <medicinistoj-...@googlegroups.com> napsal:
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "medicinistoj-por-esperanto" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to medicinistoj-por-es...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/medicinistoj-por-esperanto/000b01dc8e1d%247b0170c0%2471045240%24%40t-online.hu.

Rodrigo Alberto Ramírez Zuluaga

unread,
Jan 25, 2026, 3:24:31 PM (11 days ago) Jan 25
to medicinistoj-...@googlegroups.com
Saluton Christoph. 

Mi dankas vian respondon. 

Dirite, farite. 
Amike 
Rodrigo

Rodrigo Alberto Ramírez Zuluaga

unread,
Jan 25, 2026, 3:25:53 PM (11 days ago) Jan 25
to Ludoviko, MEDICINISTOJ ESPERANTO
Kara Ludoviko
Mi gxojas ke vi konsentas. 

Amike 
Rodrigo

Rodrigo Alberto Ramírez Zuluaga

unread,
Jan 25, 2026, 3:33:23 PM (11 days ago) Jan 25
to medicinistoj-...@googlegroups.com

Kara Petr. 
Vi pravas. Mi tute konsentas. 
Mi ne konsideras necesa modifi la nomon de la grupo eĉ se ties cele iom ŝanĝiĝos, Medicinistoj por Esperanto same taŭgus ankaŭ poste.
La celo ne  estas ŝanĝi la nomon de la diskutlisto, sed la difino de ĝi, por havi pli difinitan celon kaj klaran laboron
Se oni nepre volus fari ŝanĝon, preferindas laŭ mi De medicinistoj por Esperanto“, ĉar ja temas pri grupo de personoj kaj ne spaco aŭ objekto.
Bonega atentigo, tiel mi faros. 
Amike

Petr A. Dohnálek
Amikee 
Rodrigo R

Rodrigo Alberto Ramírez Zuluaga

unread,
Jan 25, 2026, 4:12:58 PM (11 days ago) Jan 25
to medicinistoj-...@googlegroups.com
Do, la ŝanĝo en la priskribo de la diskutlisto estas jena: 

"Oficiala sekcio de UMEA pri praktika uzo de medicino en esperanta medio, do al ĝi povas aparteni iun ajn interesito pri medicino sen kondiĉe ke li/ŝi/ri estu sanprofesiulo. Ankaŭ inkludas Gesanprofesiuloj aŭ geestudentoj kiuj volas helpi la bazan saninstruadon (sanalfabetigon) de esperanta komunumo kaj antaŭenigi la disvastigon de esperanto inter NEesperantistaj geflegistoj, medicinaj studentoj, kuracistoj, dentkuracistoj, bestokuracistoj, esploristoj, ktp., subtenante la laboron de UMEA.

Bonveniga mesaĝo:
 Ne demandu: - "Kion mi povas ricevi de Esperanto?" Demandu: - Kion mi povas doni por Esperanto?"
Nia laboro estas "De medicinistoj-por-esperanto". 

Mi alkroĉas la mesaĝon sendita al la kunordigantoj de ĉi tiu diskutlisto. 
Proponojn kaj korektojn estas bonvenaj.
Amike via,
Rodrigo

image.png


El dom, 25 ene 2026 a la(s) 3:01 p.m., Petr Adam Dohnálek (pa.do...@gmail.com) escribió:
Gmail - Pri renovigo de difino de la CELO de nia diskutlisto_.pdf

Dr. Christoph Klawe

unread,
Jan 26, 2026, 8:18:36 AM (10 days ago) Jan 26
to Ludoviko Molnar, Rodrigo A Ramirez Zuluaga, UMEA-Diskutlisto
Kara Ludoviko,

estas bona ideo, kion vi prezentas! Volonte mi permesas, ke la „Prezidanta Bulteno“ de la UMEA estas plusendita al iu ajn, kiu interesiĝas pri la enhavo. Estas ja certe bona varbado por nia vigla asocio kaj eble instigo por kelkaj partopreni ĝin pli aktive.

Amike salutas vin
Christoph Klawe

Prezidanto de la UMEA

Am 25.01.2026 um 18:10 schrieb Ludoviko <ludo...@t-online.hu>:

Karaj Geamikoj!
 
Ekde sia fondiĝo en la jaro 2010. nia diskutlisto medicinistoj-...@googlegroups.comĉiam estis malfermita
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages