Mi ankaux estas maristo ...

0 views
Skip to first unread message

Enrique

unread,
Dec 12, 2008, 12:47:21 AM12/12/08
to mari...@googlegroups.com
Karaj maristoj
Cxu suficxas vojagxi en sxipo por esti maristo?

La 24an de oktobro 2008, mi ensxipigxis en la
haveno de San Francisco, Kalifornio. Tiu estis
granda sxipo nomita NCL Sun.

La sxipo haltis en havenoj en Meksiko:
Mazatlan, Acapulco, Zihuatanejo, Puerto Vallarta,
Cabo San Lucas. La vojagxo finis en la sama loko
en kiu gxi komencis: Kajo 35 en San Francisco,
la 4an de novembro, 11 tagoj entute.

En cxiuj urboj mi turismumis iom per buso, kaj
iom per pied-promenado.

Mia edzino kaj mi jam kelkaj fojoj faris similajn
vojagxojn.

Bondeziras vin,

Enrique
el Fremont, California, Usono

Peeter Aitai

unread,
Dec 12, 2008, 4:32:45 AM12/12/08
to mari...@googlegroups.com


2008/12/12 Enrique <een...@gmail.com>

Karaj maristoj
Cxu suficxas vojagxi en sxipo por esti maristo?
 
Ka marvojaĝanto Enrique,
Tiu ĉi grupo estas malfermita al ĉiu kiu ŝatas maron.
Vi estas ŝipveturinta jam longajn vojojn kaj certe vi rajtas vin nomi maristo (neprofesia).


La 24an de oktobro 2008, mi ensxipigxis en la
haveno de San Francisco, Kalifornio. Tiu estis
granda sxipo nomita NCL Sun.

La sxipo haltis en havenoj en Meksiko:
Mazatlan, Acapulco, Zihuatanejo, Puerto Vallarta,
Cabo San Lucas. La vojagxo finis en la sama loko
en kiu gxi komencis: Kajo 35 en San Francisco,
la 4an de novembro, 11 tagoj entute

Mia edzino kaj mi jam kelkaj fojoj faris similajn
vojagxojn.
Estas vere interese ekscii pri viaj marvojaĝoj kaj vidi ankaŭ fotojn...
 
(Se vi sendas viajn fotojn al Maristoj do faru tion po iom (unu empoŝtigo ne rajtas esti pli granda ol 1MB) sed vi povas tion ripeti multfoje (sendante "respondon" al la "Marista" mesaĝo kaj ĉiufoje aldonante al la retletero novan foton)).

Bondeziras vin,

Enrique
el Fremont, California, Usono
 
Amike salutante
Peeter

Peeter

unread,
Dec 24, 2008, 7:45:45 AM12/24/08
to Maristoj

KARAJ MARAMIKOJ

En landoj de kristanisma tradicio nun ekestas grava festo. Tion sekvas
festena jarfino. Tio estas okazo ne nur festada sed ankau ripozada
cxar en multaj landoj ekestas vintraj ferioj. Do se vi nun ekhavas pli
da libera tempo, uzu gxin ankau por agado en "Maristoj"!

FELIĈAN KRISTNASKON AL ĈIUJ KAJ ĈIU!


Paca Nokt'
http://uk.youtube.com/watch?v=gabAoiYUevY


Kristnaskaj lumoj en Le Mans
http://uk.youtube.com/watch?v=5gsQT_23TNA


Patro nia
http://uk.youtube.com/watch?v=QffliuXzQ7k


Patro nia kaj Saluton Maria
http://uk.youtube.com/watch?v=Eavvxv8pKQ4


PACA NOKT'
http://uk.youtube.com/watch?v=SU3ydlJi68E


Kun la plej bonaj deziroj
via Peeter

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages