Dum la UK en Roterdamo kunveno de maristoj ne okazis.
Mi estis enlistigita kiel kongresano tro malfrue por komenci agi por la koncerna programero enkadre de la kongreso kaj uzi ĝeneralan metodon antaŭviditan de UEA por fakaj kunvenoj, t.e. mendi la ejon por mono, ne taugis al mi ĉar ne eblis scii ĉu iu ajn maristo ĉeestas...
Dum la kongreso neniu anoncis sian deziron renkonti min (neniu aperigis koncernan informon sur la rendevua tabulo) kaj mi rifuzis penojn.
Mi tamen renkontis 2 maristojn.
Ili estis Kees Ruig el Nederlando kaj Andris Natins el Latvio (ambaŭ jam ne plu marnavigas...).
Tamen notindas ke Kees Ruig iam fondis Maramikan Rondon.
Nun hazarde partoprenante kunvenon de IKEF dum la UK mi eksciis pri tio ke La Haveno de Rotterdam akceptas delegacion de esperantistoj. Pro sekurecaj kialoj estis bezonata tre frua registriĝo kaj IKEF estis sendinta al ili liston de siaj membroj kiuj partoprenos UK. Do mi ne estis en la listo kaj ne penis iel altrudi sin. Kees Ruig informis ke la haveno akceptas esperantistojn kaj de la Havena oficejo (kiu estas altega domo) oni ekhavas bonan rigardon al la urbo. Kiel mi eksciis poste de juna sviso partopreninta la eventon, oni eĉ surŝipigis esperantistojn kaj navigis laŭ la haveno por ke oni bone vidu la havenon.
La aranĝo estis de komercista fakagado en esperanto (ne de marista fakagado).
Nun mi legis malnovajn numerojn de "La Merkato" kaj trovis informojn kaj pri Jokohamo kaj pri Roterdamo...
Espereble estonte okazu kunlaboro de maristoj kaj IKEF por vizito de havenoj.
jen el la oktobra numero de 2007 kaj el la marta numero de 2008: (jpg-aldonoj ĉi sube)
Salutante
Peeter