Mia maro

3 views
Skip to first unread message

Ruben Torres

unread,
Sep 30, 2008, 2:26:40 PM9/30/08
to mari...@googlegroups.com
Mian markarton mi trovas en via hauxto. Miajn rumbojn mi sekvas per
kisar´. Mi perdigxas en cxiu faldo via, en cxiu angul´. Senkompase,
blinde, miaj lipoj pilotas mian sxipeton de am´ en via maro… tute
fide. Mi navigacias en via dorso de koraloj. Mi alfundigxas en cxiu
poro de viaj gamboj tapisxitaj de marsteloj. Migradon de orfisxetoj mi
trovas en viaj mamoj. En viaj lipoj miaj retoj fisxkaptas retplenon de
delic´. Sxtormojn de pasi´ mi trairas en via kol´. Huraganoj kaj
tifonoj estas viaj okuloj de princin´. Mi sxipiras sur via tuta hauxto
kelkfoje serene, kelkfoje en angor´… kaj mi ankradas en via pubo de
huri´. Kaj tie, mi sentas ke la steloj gravuras en la firmajxo de mia
Ildikó, katedralon de sopir´.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages