42-a BOATADO | |
Ĉi-jare Vilniusa Junulara
Esperanto-klubo “Juneco” organizas la 42-an BOATADO'n de la 22-a ĝis la
25 de majo, kiu okazos en Ignalina distrikto en la Nacia parko de
Aŭkŝtaitija. Programo: La 22-an de majo, ĵaŭde de la 13-a horo renkontiĝo kaj registrado en la arbareto ĉe urbeto Paluŝe, situanta sin 5 km okcidenten de Ignalina sur lagbordo de la lago Luŝiai. Ekskurso en ĉirkaŭaĵoj de Paluŝe. La 23-an de majo, vendrede solena malfermo de aranĝo je la 11-a horo; Fornavigo je la 12:00 horo de Paluŝe. La 25-an de majo, dimanĉe reveno al Paluŝe proksimume je la 15-a - 17-a horo. Ĝusta horo de la fermo ne antaŭvideblas. Dum kvar tagoj ni ekskursos kaj traboatos pli ol 20 lagojn kaj lagetojn, riverojn kaj riveretojn. Eblos viziti muelejon de Ginuĉiai, kie okazos akvaj proceduroj sub la akvofala duŝo, en insulo de lago Baluoŝas ni festos naskiĝtagojn de naskiĝintoj en majo, okazos nokta promenado al la grandega monto Ladakalnis, baptado de unufojaj boatadantoj. En la baptado povos partopreni ĉiuj antaŭje baptitaj partoprenantoj. Ludoj, kantoj, lignofajro, varma vespermanĝo, bela naturo atendos vin ĉiuvespere en tendarlokoj. Detalan tagordon de la aranĝo ĉiu partoprenanto ricevos surloke. Preparu kulturan programon, por internacia vespero. Dum Boatado viajn orelojn ĝojigos nur Esperantaj vortoj, ĉar aliaj lingvoj estos malpermesitaj kaj tion gardos la sekreta Verda policisto. |
Cxi jare fama 46-a Boatado okazos 1-3 de Junio.
Kiu partoprenos, sendu al "Juneco" aligxilon:
Bonvolu plenumu la
ALIGXILON skribante:
1. Nomo, familnomo
2. Dato de naskigxo
3.
Lando, urbo
4. Jaro de esperantigxo
5. Kioman fojon partoprenas
la Boatadon
6. Cxu bezonas tendon au dormosakon
Marijus Dilba
prezidanto
JUNECO, Esperanto klubo
Vilnius