VIZITADO DE INSULOJ
Kutime oni vizitas insulojn per navigebla flotilo (ŝipo, boato) sed ekzistas insuloj kiujn eblas dum malalta tajdo viziti ankaŭ perpiede. Tiaj estas Hilbre insuletoj ĉe en La Irlanda Maro kelkdek kilometrojn sude de Liverpool. Somere mi planas esperantistan ekskurson tien. Strange ke granda parto de Liverpoolanoj eĉ ne scias pri ekzisto de tiuj insuletoj...
Peeter
La 7-an de marto 2010 mi refoje uzis eblon navigi sur Mersey.
Char transMerseyaj veturantoj malmultas (oni por tio uzas trajnojn kaj
autobusojn veturantajn tra subteraj toneloj) oni okazigas
transnavigadon kaj porturistajn kruizetojn/krozadetojn samtempe.
Mi uzis tiutage la eblon dufoje - komence de Liverpool al Birkenhead
kun intertempa vizito de la haveno Woodside Ferry kaj posttagmeze
revojaghe havis krozadon pli suden.
Nun kelkaj fotoj pri mia ripoztaga shipumado.
La unua foto 2010-03-07 je la 11:15
Reveturo 15:22 - 15:52
Pri la shipkompanio vidu ilian retpaghon:
http://www.merseyferries.co.uk
kaj legu en Vikipedio
http://www.wikipedia.org/wiki/Mersey_Ferry
Kaj nun miaj fotoj:
Malnova (unu el la plej unuaj) submarshipo.
Birkenhead estas okcidente de Liverpool, trans la rivero, administre
ne Liverpoola teritorio, sed esence tamen antau-urbo de Liverpool.