Velado

9 views
Skip to first unread message

Peeter Aitai

unread,
Feb 28, 2009, 6:46:45 PM2/28/09
to Maristoj
"Mi kredas nur je mastoj kaj kuraĝo"
"Finofara kanto de "La Trio de Karonadplaco""
 
Pri jaktoj vidu videoklipon: 
"Klassikalised jahid ja modernsed võistluspurjekad"
(la dua duono de la unua minuto videblas la finna jakto kun velnumero L204. Tiu jakto estas de la jaktoklaso "Folkboot"/"Folkboat" (klasembleme sur velo la litero"F") En la jaktoklaso "Folkboat" mi havas ĉampionecon de Estonia sportunio "Kalev" 1974, sed ne mi estis tiom bona, mi tafis en bonan teamon) Folkboot estas 7 metrojn longa, havas velareon 24 kvadrataj metroj kaj en la teamo estas 3 (dum longaj regatoj 4) personoj.
Folkboot
 
Mia velista vojo komenciĝis serioze aŭtune 1965 (kiam mi estis 11-jara) en velnavigista kurso.
Sekvontprintempe post ekzamenoj mi (12-jara) fariĝis jam diplomita "ŝipestro" kaj komencis navigi per la infana velboato de la klaso "Optimist" (tre martaŭga kaj sekura por infanoj).
Sekve kelkaj videoklipoj pri
Optimisto
 
Mia jakto kiun mi aĉetis de Leningrad estis de la klaso "5,5R" rekonstruita por vojaĝoj, 9 metrojn longa kaj havis velareon 30 kvadratmetrojn (litoj por 4).
La jakto estis tre bela (lakita mahagono/ruĝa ligno) kun sia desegno de klasika jakto tre simila al la klaso Drakono (Drakono estas malpligranda).
Mia jakto havis nomon "Diana" kaj mia filino same (tamen la jakto estis kun tiu nomo jam pli frue).
videoklipoj pri Drakon-klaso
 
Miaj plej gravaj velnavigadoj kaj atingo de la titolo "Ĉampiono de Estonio 1979" estis per jakto de la soveta jaktoklaso L6. L6 estas malnovmoda jakto 12 metrojn longa kun velareo 60 kvadrataj metroj (ne konsiderante spinakon). La pezo de la jakto estas 6 tunoj kaj duonon de tio havas la balasta kilo. En la teamo estas 6 ŝipanoj. La jakto apartenis al la fiŝkombinumo en kiu mi laboris kaj havis nomon "Kerberos". Mi estis ne jaktestro sed teamano. En la sekva videoklipo videbas kelkaj jaktoj de tiu klaso (kaj filmisto erstas sur "L6".
 
 
Rod Stewart - Sailing
Kajto - La Velŝipo Magdalena
 
Peeter Aitai

Peeter Aitai

unread,
Mar 31, 2009, 9:17:23 AM3/31/09
to Maristoj
 
Nova rekorda rapido per velo
-----------------------------------------------
 
Kiel legeblas en
Brita ingxeniero Richard Jenkins
atingis per velo raridon 202,9 km/h
(por rigardi fotojn grande klaku sur ili).
 
rigardu en Youtube pri trimaranoj:
 
Trimarans - Lunatic Sailing
Trimaran kitesurfing
Hydrofoil Speed record
Trimaran Brossard tracte 2 wakeboard
 
pliaj
 
P.A.

Peeter Aitai

unread,
Aug 1, 2009, 2:28:23 PM8/1/09
to Maristoj
Estante en Talinn mi veturis ankaŭ al Pirita kie estas strando kaj
jaktoklubo. Bedaurinde ne restis tempo por viziti la klubon kaj la
olimpikan velsportan centron.
Cetere iam mi preparis min por partopreno de la olipijaj ludoj 1980 en
Tallinn kaj verŝajne mi estus tiam estinta tie kiel iu havena
helpisto, se ne estus veninta esperanto-agado (1980 mi partoprenis
anstataŭ olimpikoj TEJO-kongreson en Rauma).

Nun 2 videoklipoj kiujn mi faris de alia pordo de la rivero.
Pirita 1 http://www.youtube.com/watch?v=VLHokMBpMFY
Pirita 2 http://www.youtube.com/watch?v=jSFDj_iUm4Q
Videblas la olimpika centro kaj jaktoklubaj kajoj. (Same navigado de
infanaj velboatoj "Optimist").

Du videoklipoj ankaŭ pri maro proksime...
Tallinn Pirita 3 http://www.youtube.com/watch?v=SLYxMtibKWg
Tallinn Pirita 4 http://www.youtube.com/watch?v=vuv2zwhAjeA

Mia velista vivo komenciĝis 1965 aŭtune en la kursoj en Liu kaj poste
praktika navigado en la jaktoklubo de Parnu.
Nun mi faris 4 klipojn pri la klubo en Parnu
Jaktoklubo 1
http://www.youtube.com/watch?v=5Brrdm3NHfw
Jaktoklubo 2
http://www.youtube.com/watch?v=OYYuCQ4-4Fw
Jaktoklubo 3
http://www.youtube.com/watch?v=3wI-euyBf9k
Jaktoklubo 4
http://www.youtube.com/watch?v=Hn5MK0k0_cE

Ankaŭ du klipetoj pri maro en Parnu
Maro en Parnu 2009
http://www.youtube.com/watch?v=0xpkOYpKwBc
Marbordo kun mevoj
http://www.youtube.com/watch?v=4bflNQ1Ws5o

Sur la fotoj estas jakto "Erna" en Parnu (La klaso L6, Ĝuste simila
estas la jakto "Kerberos" per kiu mi ĉampioniĝis en Estonio 1979) Per
la ruĝa bluzo sidas jaktestro Ants Vesilo (iam li estris "Kerberos"
kio nun fariĝis lia posedaĵo).
Cetere sur malgrandaj jaktoj kutime mankas kujristo fakulo kaj
manĝaĵon preparas ĉiuj jaktanoj laŭvice krom la jaktestro. Ants Vesilo
estis/as escepto. Li estas jaktestro-kuiristo ĉar li ŝatas
manĝaĵpreparadon...

Pliajn fotojn pri Parnu rigardu en "Estonio"
http://groups.google.com/group/estonio/browse_thread/thread/752fe29ace10909e

Peeter Aitai

L6.jpg
Malnova L6.jpg

Peeter

unread,
Aug 9, 2009, 9:51:49 AM8/9/09
to Maristoj

"Regato de grandajn velŝipojn en Klaipėda"
http://www.youtube.com/watch?v=kb6MC-O5xbM

Peeter Aitai

unread,
Aug 10, 2009, 5:54:35 PM8/10/09
to Maristoj
VELADO

Jakto "Esperanto" gajnis la unuan lokon en konkuro en julio 2009
"Esperanto, Egalite and Hallmark take two each at OSM100 Mile Race"
http://www.afloat.ie/news/gbsc/nora-regatta-osm100-mile-race-wcc/

irado.jpg
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages