---------- Forwarded message ----------
From: Dirk Bindmann <wal...@esperanto.de>
Date: Jan 21, 9:37 pm
Subject: Esperantistoj dronis en Atlantiko
To: soc.culture.esperanto
Laŭ raporto de aŭstra retejo oe24.at en Atlantiko antaŭ Maroko
renversiĝis veloŝipo "Mirgobirdo" (verŝajne: Migrobirdo) pro tempesto.
Krom la kapitano troviĝis sur la ŝipo ses junaj esperantistoj. El ili
nur unu germana 19-jarulino estas savita. La aliaj fakte ne plu havas
ŝancon. Ili venas el Aŭstrio, Danlando kaj Slovenio.
Ĉu iu konas la homojn aŭ la ŝipon?
Jen la germanlingva fonto:http://www.oe24.at/wirtschaft/
Tirolerin_nach_Bootsunglueck__vor_Marok...
Kore
Dirk
---------- Forwarded message ----------
From: Dirk Bindmann <wal...@esperanto.de>
Date: Jan 21, 10:12 pm
Subject: Esperantistoj dronis en Atlantiko
To: soc.culture.esperanto
Dirk Bindmann skribis:
> Laŭ raporto de aŭstra retejo oe24.at en Atlantiko antaŭ Maroko
> renversiĝis veloŝipo "Mirgobirdo" (verŝajne: Migrobirdo) pro tempesto.
> Krom la kapitano troviĝis sur la ŝipo ses junaj esperantistoj.
Jen reta taglibro de ili (angle, germane, hispane):http://
blog.migrobirdo.org
La komentoj al la supra teksto temas pri la akcidento.
Kore
Dirk
http://blog.migrobirdo.org/
Malplena bord'
Silentas
Kaj rigardas
Oldulin' al mar'
Malfermita pord'
Atendas
Ja vane
Ŝin rigardante ĉar
Ne ne ne
Penso
Malbona
Lasu min for
Malsekiĝinta okul'
Vidi provas
Esperante
Revenon de l' fil'
Malplena bord'
Silenras
Kaj rigardas
Oldulin' al mar'
(1977)