ESPERANTAJ GLUMARKOJ
Dum historio de Esperanto multaj esperantaj glumarkoj (posxtmarkoj sen
posxta afranka valoro) estas eldonitaj.
Nun en Estonio en Tallinna vendejo de Shifara oni vendas 21 malnovajn
E-markojn. Inter ili estas ankau unu mara!
Sur la marko estas skribita "En transoceana trafiko servas la
internacia lingvo ESPERANTO" kaj desegnita estas granda pasagxera
sxipo. La sxtampo de Estona Posxto estas de 1931.
Rigardu:
http://www.shifara-antique.ee/vinjetid/id-1213-esperanto-vinjett-1931-13
Se iu scias pli pri tiu cxi marko kaj pri aliaj similaj, do bonvolu
informi cxi tie ankau aliajn.
Peeter Aitai
.