hodiau klube: memore al Renato

0 views
Skip to first unread message

Marteno MINIĤ

unread,
Apr 11, 2025, 6:16:48 AMApr 11
to londona-junularo
karaj,

hodiaŭ okazas memorvespero pri Renato, en la renkontiĝejo de la Londona Esperanto-klubo en Highbury (89 Ronalds Road), ekde 19:15 horo 



neniu miros, ke mi unuafoje renkontis la nomon de Renato Corsetti jam kiam mi ekinteresiĝis pri Esperanto kaj serĉis pri ĝi informojn en bibliotekoj de Bratislavo: tio estis sur la koverto de la libro "Slovník hanlivých výrazů v esperantu": tio ĉeĥe signifas "Vortaro de fivortoj en Esperanto": klare, temas pri lia libro "Knedu min, sinjorino", al kiu ĉeĥaj samideanoj aldonis ĉeĥlingvan klarigan antaŭparolon, la reston kompreneble lasis senŝanĝe en Esperanto, kaj tiel eldonis

do, por longa tempo, Renato Corsetti estis por mi la aŭtoro de tiu vortaro de fivortoj – tio bele montras lian ĉiuflankecon; tamen, sekve mi eklernis la lingvon kaj miaj samklubanoj membrigis min al UEA per la Fondaĵo Canuto, kaj mi ekricevis la revuon Esperanto: sur ties paĝoj aperadis la nomo de Renato Corsetti en multaj pliaj kuntekstoj 

kiam mi volontulis por TEJO en la jaro 2005, mi renkontadis Renaton ankaŭ persone – en la Centra Oficejo okaze de estrarkunvenoj de UEA – tiam li estis la prezidanto

eĉ post kiam mi foriris de la CO, mi daŭre renkontadis Renaton – interrete; tiel ĉieĉeesta li estis: nia diskutlisto estas nur unu el tre multaj, en kiuj li estis aktiva 

unu aktivaĵo lia, pri kiu mi tuj ekpensas, estas lia laboro pri la listo de Simplaj Samsignifaj Vortoj de la projekto La Bona Lingvo (nomita laŭ la samnoma libro de Claude Piron)

Renato ankaŭ regule publikigadis partojn de tiu listo en bonalingvisma grupo en fejsbuko, tiel instigante diskutojn

pluraj el vi memoras, ke, kiam komenciĝis la Tutmondaj Ekzamentagoj de la KER-ekzamemoj, ankaŭ nia grupo provis starigi ekzamensesion en Londono: la minimuma nombro 5 ekzameniĝontoj tamen estis obstaklo; ni priesploris la aferon, konstatis, ke interesiĝantoj tro malmultas, kaj ni rezignis pri la tuto

sekve al Londono venis Renato: kaj li per siaj persistemo, kontaktoj, organizaj kapabloj la necesan nombron de interesiĝantoj trovis kaj la ekzamensesion li igis realaĵo

mi esperas renkonti multajn el vi ĉi-vespere en la klubo kaj rememori Renaton, kiu restos por ĉiam en niaj koroj ❤️

amike, 
Marteno 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages