saluton,
ni organizas montaran renkontiĝon en la regiono Lake District, ekde
vendredo la 18a ĝis dimanĉo la 20a de septembro 2026
la celo estas fari unu tuttagan piedan ekskurson sabate kaj unu malpli
grandan dimanĉe, sed la programo estas fleksebla laŭ interkonsentiĝo
surloke
ni loĝos en la junulargastejo YHA Keswick, kaj espereble vi sukcesos
mendi loĝadon samloke
https://www.yha.org.uk/hostel/yha-keswick
tamen se ĝi elvendiĝos (kio ja povos okazi), espereble vi trovos alian
lokon en la sama urbo
Se vi volas kunvojaĝi el Londono, ni ekveturos vendrede 2026-09-18 el
Euston je 07:30, alvene al Penrith je 10:31 (ĉar por tiu trajno
haveblas malmultekostaj biletoj; ja bonas alveni pli malfrue), kaj
ekrevenos dimanĉe el Penrith je 18:06 al Londono.
afiŝo ĉe Eventa Servo:
https://eventaservo.org/e/d7ef36
fejsbuka okazaĵo:
https://www.facebook.com/events/1343198013910457/
amike,
Marteno Miniĥ kaj Saŝa Murr