Marteno MINIĤ
unread,Dec 28, 2014, 6:53:23 PM12/28/14Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to londona-junularo
Karaj,
Kun granda malgajo mi sciigas ke s-ro Husejn Mohamed AL-AMILY forpasis
hodiaŭ (la 28an de decembro 2014) en la malsanulejo de Ealing, en la
aĝo 87 jaroj.
Husejn naskiĝis en Irako, havante irakan-libanan-palestinan devenon.
En la jaro 1966 li lernis Esperanton, kaj tio donis al li eblon de
multaj internaciaj kontaktoj kaj amikecoj: mi ekzemple scias, ke li
estis bona amiko kun konata slovakia esperantisto, pioniro de
vegetarisma movado Ernesto VÁŇA (kiun mi mem ne havis ŝancon
renkonti).
Dum multaj jaroj Husejn estis komercisto en Bagdado. Poste li ekhavis
problemojn kun la reĝimo tie, pro sia esperantisteco, kaj sekve li
elmigris kaj ekloĝis en Londono. Li sekve estis ano de Londona
Esperantista Klubo, dum multaj jaroj ano de ĝia Konsilio kaj dum kvin
jaroj eĉ ĝia sekretario, kaj finfine ĝia Honora Vicprezidanto. Certe
ni pluraj memoras liajn regulajn poemojn, kiujn li deklamadis ĉe la
klubaj Zamenhofaj aŭ Novjaraj festoj.
Li aktivis ankaŭ skribe: li mem verkis kaj ankaŭ tradukis plurajn
librojn. Nun la defio estas savi la verkaĵojn kaj malnetajn tekstojn
el lia postlasaĵo.
Kiam Husejn eksciis pri nia retpoŝtgrupo (londona-junularo), li aliĝis
kaj sekvis niajn mesaĝojn, kvankam li mem malofte skribis. Mi memoras,
antaŭ kelkaj jaroj, li direktis vizitanton, Benjamenon el Usono, al
nia renkontiĝejo en Penderel's Oak.
En malsanulejo li suferis pri brusta infekto, kaj kvankam ŝajnis, ke
fine de decembro li povos elmalsanulejiĝi kaj ekloĝi en prizorgejo,
ĵus antaŭ Kristnasko subite lia stato malpliboniĝis. Mi mem laste
vidis lin je la 24a de decembro.