ĈI-VESPERE ĈEESTA KUNVENO EN LA SIDEJO

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Sep 13, 2024, 5:10:07 AM9/13/24
to Londona Esperanto-Klubo, londona junularo
rekomenciĝas la normala kluba vivo. ĉi-vespere ni renkontiĝos en la sidejo por  Rakontoj kun Ariel Goodbody, je la kutima 19,15 ptm. Por tiuj, kiuj ne memoras pri la pasintaj kunvenoj kun Ariel, la bulteno diras: La 13-an de septembro, Ariel Goodbody denove gvidos nin en la arton de rakontado. Ariel improvize kreos rakontojn kun la spektantoj, starigante demandojn kaj petante ideojn.

Kaj jen la kutimaj informoj pri nia renkontiĝejo:

La surlokaj kunvenoj de LEK okazas unu fojon monate, kutime la 2-an vendredon de ĉiu monato.
La venonta kunveno okazos la 13-an de septembro. La kunvenejo troviĝas ĉe:
Highbury View
89 Ronalds Road
London
N5 1XQ
Mapo: http://goo.gl/maps/jNtGf5AcG68ogPrq6
Por ĝisdatigitaj informoj pri kiel atingi Highbury View, oni povas ankaŭ konsulti la retejon de TFL
ĉe https://tfl.gov.uk/plan-a-journey La ejo estas facile atingebla de la metrostacio
Highbury & Islington. Temas pri pli-malpli 10minuta piedirado.
Atentu, ke por eniri la ejon, oni bezonas enir-kodon. Se vi ne konas ĝin kaj intencas ĉeesti,
bv. kontakti la sekretarion per retmesaĝo al renato....@gmx.com por havi la kodon.

--
~~~~~~~~~~
renato corsetti, londono, britujo, 
renato....@gmail.com 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages