Kelkaj reagoj

2 views
Skip to first unread message

JOZO MAREVIĆ

unread,
Sep 30, 2006, 5:40:33 PM9/30/06
to LatinAlE...@googlegroups.com
Saluton al cxiuj.
 
Jen kelkaj rimarkoj:
 
  - mi sekvas la demandon de samideano Tim. Temas pri malkovrita. Miaopinie, oni devas kompreni esprimon en la senco eksponita, subi-      gita
   - en la frazoj ...la rolojn de la Europa Unio ludos (poste oficos) ... temas pri la pasinteco (Latine imperfectum, verbo agebat), ne pri la  
     futuro. Tial ... ludis, ... oficis
   - en la sama frazo kaj pri la sama verbo agebat (partes agebat) temas pri tute malkonvena traduko en ambau lingvoj, kaj samideano Hans
     Schroeter gxuste rimarkas: Sunt ministri histriones? (gxuste Latine oni devas diri: Num ministri histriones sunt?). Kaj tiu malkonvena  
     traduko estas ripetita dufoje?! Sed eblecoj de iu pli bona kaj adekvata traduko estas multaj.
   - pri la rimarko de samideano Brian rilate al tradukita teksto ... oni ne sole diskutis pri kunlaboro... mi rimarkus, ke bonas, cxar unue 
     estas diskuti ...pri kunlaboro... kaj sekve ... pritrakti demandojn...  
 
Jozefo

Tim Morley

unread,
Sep 30, 2006, 9:22:13 PM9/30/06
to LatinAlE...@googlegroups.com
Saluton Jozo, kaj dankon pro la komentoj.

Jen kelkaj rimarkoj:
   - en la frazoj ...la rolojn de la Europa Unio ludos (poste oficos) ... temas pri la pasinteco (Latine imperfectum, verbo agebat), ne pri la  
     futuro. Tial ... ludis, ... oficis

Evidente vi pravas. La kunvenoj ja jam okazis (kaj fakte, eĉ mi rekonas, ke tiu verbo estas "imperfect"! Mi ne multe memoras de mia unujara studo de la latina, sed "-bam, -bas, -bat, -bamus, -batis, -bant" estas unu latinero, kiu restas kun mi).  :o)

   - en la sama frazo kaj pri la sama verbo agebat (partes agebat) temas pri tute malkonvena traduko en ambau lingvoj, kaj samideano Hans
     Schroeter gxuste rimarkas: Sunt ministri histriones? (gxuste Latine oni devas diri: Num ministri histriones sunt?). Kaj tiu malkonvena  
     traduko estas ripetita dufoje?! Sed eblecoj de iu pli bona kaj adekvata traduko estas multaj.

Tion mi ne komprenas. Bonvolu pardoni min se mia latina ne sufiĉas por sekvi ĉiun prian diskuton, sed mi ne vidas la vortojn "sunt" kaj "histriones" en la tuta latina teksto, kaj ankaŭ ne "ministri" en la sama frazo kiel "agebat" kiel vi diras. Bonvolu plie klarigi, mi petas.

Salutas vin ĉiujn


Tim

PGP.sig
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages